Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mi, sciante bone la nobeligon promesitan. Tion atente pripensu, kaj adiaŭ.»

<poem>Glamis' vi estas, kaj Kordor', kaj estos... Laŭ la promeso. Mi malfidas tamen Naturon vian, kiu tro posedas Da homa bonkoreco, por sin turni Al tia senkompata entrepreno. Vi celas nobelecon; la gloramo Al vi ne mankas, sed la harditeco Per kiu la gloramo devos agi. La altajn celojn volas vi atingi Honeste, vi deziras la rikolton Maljuste akiritan ĝui, tamen Vi timas entrepreni la rimedojn, Per kiuj havo estas atingebla. Ĉi tien venu, ke mi la kuraĝon Al vi enspiru kaj per la pikilo De mia lang' incitu vin al ĉio, Per kio vi posedos l' aŭreolon De l' pov' supernatura de la sorto, Al vi, por la kronado, promesitan.

Venas servisto.

Pri kio vi alkuras?

SERVISTO.

 Nia reĝo Hodiaŭ nokte tien ĉi alvenos.

ŜIA GRAFINA MOŜTO.

Vi freneziĝas: ĉu ne via mastro Kun li sin trovas? kaj, se estus vere, Li min sciigus pri la pretigado.

SERVISTO.

Sed, al vi plaĉu, estas vere: venas La grafo; unu el kunuloj miaj