Paĝo:Shakespeare - Makbeto, 1908, Lambert.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sceno VII

SCENO SEPA

La kastelo de Makbeto.

Trumpetado kaj torĉoj. Venas festenordiganto kaj kelkaj servantoj, portantaj pladojn kaj manĝilaron, kiuj trapasas la scenejon. Poste venas MAKBETO.


<poem>MAKBETO.

Se la faraĵo estas plenumebla, Ju pli farota baldaŭ, des pli bone. Se post la mortigad' nenio restus Timinda, kaj ni nur la rezultaton De l' ago plenumita povus ĝui,— Se, post ĉi tiu sola frapo, ni Rigardi povus kun okul' trankvila La estontecon de la homa vivo, Sen tim' kaj sen teruro ni atendus La vivon, kiu restas trans la tombo. Sed eĉ sur tiu ĉi terglob' ni trovas La punon pro Diaĵo ofendita, Kaj tiuj samaj iloj, kiujn homoj Pretigas kontraŭ siaj kunvivantoj, Deturnas ofte la tranĉrandojn kontraŭ La elpensintoj de malbonaj faroj. La vinon venenitan por aliaj Al ni justec' severa en pokalo Prezentas, por ke ĝin ni mem eltrinku. Al mi Dunkan' duoblamaniere Konfidi rajtas; ĉar unue mi Per sangligilo, kaj per sankta devo Al mia reĝo estas devigata La rolon ludi de amik' fidela;