Paĝo:Sibirjak - Rusaj Rakontoj, 1924, Kabanov.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mamin Sibirjak

Li estas unu el la plej fame konataj rusaj verkistoj kaj naskiĝis en jaro 1852. Li skribis multajn rakontojn kaj romanojn, en kelkaj el ili estas bonege priskribita la vivo en mineja regiono de Uralaj montoj kun ĝiaj rabavidaj serĉantoj, kun ĝia severa militista regionestraro, ĝiaj ekspluatantoj, furioza malŝpareco kaj nelongedaŭra riĉeco. Ĉiuj liaj verkoj spiras vivecan veron kaj altan artecon; krom tio en ili estas multe da ago, malsimpla kaj interesa intrigo kaj malsameco de karakteroj kaj personoj. Alia amata temo de Mamin Sibirjak estas la mondo de infanoj; li skribas ne nur pri infanoj, sed ankaŭ por infanoj, estante agema kunlaboranto de multaj infanaj ĵurnaloj. Liaj fame konataj kaj belegaj rakontoj kaj fabeloj prezentas per sia arteco, sincera bonkoreco kaj spriteco rimarkindan ĉefverkon de nuntempa literaturo. La plej grandan famon ĝuas liaj Fabeloj al Helenjo, kiuj estas jam multfoje reeldonitaj kaj estas plej ŝatata infana legaĵo.

Moskvo, Marto 1909.

N. Kabanov