Paĝo:Sibirjak - Rusaj Rakontoj, 1924, Kabanov.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
Antaŭfabelo

Baju[1], baju, baju!…

Unu okuleto de Helenjo dormas, alia rigardas; unu oreleto de Helenjo dormas, alia aŭskultas.

Dormu, Helenjo, dormu, belulino; kaj paĉjo rakontos fabelojn. Kredeble, ĉiuj estas tie ĉi: kato, kaj vilaĝa hundo, griza museto, kaj grileto sub la forno, makulkolora sturno en kaĝo, kaj malpacema koko.

Dormu, Helenjo, — tuj la fabelo komenciĝos. Jen la alta luno jam rigardas en la fenestron; jen straba leporo, kiu lame forkuras; jen lupaj okuloj, kiuj eklumiĝas per flavaj fajretoj. Alflugas maljuna pasero al la fenestro, frapas per la beko sur vitron kaj demandas: „Ĉu baldaŭ?“ Ĉiuj estas ĉi tie, ĉiuj kolektiĝis; kaj ĉiuj atendas la fabelon al Helenjo.

Unu okuleto de Helenjo dormas, alia rigardas; unu oreleto de Helenjo dormas, alia aŭskultas.

Baju, baju, baju!…

  1. Rusa interjekcio; rekantaĵo por dormigi infanojn.