rememorigis ŝin al mi, ŝajnis al mi, ke tio okazis jam antaŭ tre longa tempo. Dume Svjatecki surmetadis la duan boton kaj mi komencis prepari la samovaron.
Venis kun bulkoj la maljuna Antonedzino, al kiu Svjatecki de unu jaro vane konsilas, ke ŝi pendigu sin — kaj ni komencis trinki la teon.
— Pro kio vi estas hodiaŭ tiel kontenta? — demandas min Svjatecki malafable.
— Ĉu mi scias! Vi vidos, ke okazos al ni io eksterordinara.
En tiu-ĉi momento ni aŭdas la kraketadon de la ŝtuparo, kiu kondukas al la laborejo.
— La mastro! jen via eksterordinaraĵo! — diras Svjatecki.
Tion dirinte, li eltrinkas sian teon, tiel varmegan, ke eĉ larmoj aperas en liaj okuloj; li forsaltas el sia seĝo, kaj ĉar nia kuirejeto havas transirejon, do li kaŝas sin en la laborejo malantaŭ la kostumoj kaj vokas spiregante el sia rifuĝejo:
— Mia karulo! li vin amas treege, parolu kun li!…
— Li ne scipovas vivi sen vi! — respondas mi, kurante al la kostumoj — parolu do vi!
Subite malfermiĝas la pordo kaj eniras — kiu? Ne la mastro, sed la gardisto de la domo, en kiu loĝas gesinjoroj Suslovski.
Ni elkuras el malantaŭ la kostumoj.
— Mi alportis por la sinjoro leteron — diras la gardisto.
Mi prenas la leteron… Je Hermes! — de Kazja!— Mi disŝiras la koverton kaj mi legas, kio sekvas:
„Mi estas certa, ke la gepatroj pardonos al ni.