Paĝo:Sienkiewicz - La Juĝo de Oziris, 1908, Grabowski.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
La juĝo de Oziris.
El egipta papiruso pole tradukis
Henryk Sienkiewicz.

Kiam en Egipto mortis la filo de Tutnetaŭgis, Tutnetaŭgis[1], la ĉefa ministro de iu Tutmes[2] el iu dinastio, reganta antaŭ la envado de la Hiksoj, tiam du senmortaj Ideoj ekmalpacis pro lia animo tiel varmege kaj plenigis per tia bruego la senfinajn spacojn de la silenta eterneco, ke la ĉiopova Oziris ordonis al ili aperi antaŭ si kaj demandis:

— Kiuj vi estas, ho spiritoj, kaj kiu estas la pekinto, kiun mia akcipitra okulo ekvidas inter vi, kaj pro kio en la regno de l’ Silento vi kverelas, kiel du marĉandistinoj el Memfis?

Tiam respondis la unua el la spiritoj:

— Mi, sinjoro, estas la senmorta Malsaĝeco. Mi zorgis la ĉeestantan Ekscelencon Tutnetaŭgis,

  1. Sienkiewicz nomas lin pol-egipte „Psunabudes“. G.
  2. La vica nombro estas nelegebla. S.