Paĝo:Sienkiewicz - La Juĝo de Oziris, 1908, Grabowski.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

internajn malamikojn, kaj ĉe tio neniam en lia malkapabla kapo naskiĝis eĉ por unu momento la penso, ke la tuta lia laboro povas nur kaŭzi malutilojn kaj malvenkojn.

— Laŭ tio — diris la Justulo — oni devas alĵeti pezilon ankaŭ sur la teleron de la malsaĝeco.

— Oni devas! — ripetis la Saĝeco — sed aŭskultu min, ho sinjoro, plue. Poste Tutnetaŭgis fariĝis guberniestro de la norda provinco Phath, loĝata precipe de Fenicianoj kaj Grekoj, kaj tiel same la unuajn kiel la duajn li komencis fervore transformi en Egiptanojn. Li malpermesis al ili paroli kaj skribi sur papirusoj en propra lingvo, persekutis ilian religion, fermis iliajn lernejojn, kaj antaŭ ĉio li ordonis al ili porti kufojn, kiuj, kiel oni scias, estas la nacia egipta kapokovrilo. En lia konvinko la kufo prezentis la Egiptanon, sed kiaj pensoj bolis en la kapoj, kiujn li devigis porti kufojn, tion konsideri li ne estis kapabla. Sed tiuj, kiuj ne volis porti kufojn, povis liberiĝi de ili per koruptumo, ĉar tiamaniere kreskis la havaĵo de la guberniestro.

Oziris suprenlevis triafoje sian fingron kaj diris serioze:

— Koruptumoj ne pruvas malsaĝecon.