se ilin ne malhelpus la bruado de la maro. Nia doloro ĝis nun ne kvietiĝis, ni do montras ĝin al la homoj en ĉiuj formoj, kiujn instruas la skulptarto, zorge atentante ĉe tio, ĉu ni estas kun ili belaj kaj ĉu la homoj scias rekoni ĉi tiun belecon. Ha, mia kara! ni mortos kiel arlekenoj kaj komediantoj.
Estas ĉi tie ĉiuj aŭgustanoj kaj ĉiuj aŭgustaninoj, ne kalkulante kvincent azeninojn, en kies lakto banas sin Poppaea, kaj dek mil servistojn. Iafoje estas eĉ gaje. Calvia Crispinilla maljuniĝas; oni diras, ke ŝi elpetis de Poppaea la permeson bani sin tuj post ŝi. Al Nigidia Lucanus donis vangofrapon, suspektante ŝin pri rilato kun gladiatoro. Sporus malgajnis la edzinon, kubludante kun Senecio. Torquatus Silanus proponis al mi por Eunice kvar kaŝtankolorajn ĉevalojn, kiuj eksterdube venkos ĉi-jare en vetkuro. Mi ne volis! kaj ankaŭ al vi mi dankas, ke vi ŝin ne akceptis. Rilate al Torquatus Silanus, li eĉ ne divenas, kompatindulo, ke li estas jam pli ombro, ol homo. Lia morto jam estas decidita. Kaj ĉu vi scias, kia estas lia kulpo? Jen li estas pranepo de la dia Aŭgusto. Nenia savo estas por li. Tia estas nia mondo.
Ni atendis ĉi tie, kiel vi scias, Tiridateson, dume Vologes skribis ofendan leteron. Ĉar li konkeris Armenujon, li petas ke ni lasu ĝin al li por Tiridates, ĉar se ni ne lasos, li ankaŭ ĝin ne redonos. Puraj mokoj! do ni decidis militon. Corbulo ricevos tian povon, kian dum la milito kontraŭ la maraj rabistoj havis la granda Pompejus. Estis tamen momento, ke Nero hezitis: li timas videble la gloron, kiun en okazo de venko povas akiri Corbulo. Oni eĉ konsideris, ĉu ne oferi la ĉefkomandon al nia Aulus. Kontraŭstaris tion Poppaea, kiun la virto de Pomponia videble incitas, kiel salo en la okulo.
Vatinius promesis al ni iajn eksterordinarajn luktojn de gladiatoroj, aranĝotajn de li en Benevento. Vidu, kion malgraŭ la diro: ne sutor supra crepidam, atingas ŝuistoj en nia tempo! Vitelius — posteulo de ŝuisto, kaj Vatinius — filo mem. Eble li eĉ mem iam alenkudris! Histriono Aliturus mirinde prezentis hieraŭ Edipon. Mi ankaŭ demandis lin, kiel judon, ĉu la judoj kaj la kristanoj estas la samo? Li respondis al mi, ke la judoj havas sian religion de jarmiloj, dum la kristanoj apartenas al nova sekto, kiu antaŭ nelonge estis kreita en Judeo. Oni krucumis tie dum la regado de Tiberius iun homon, kies konfesantoj multiĝas tagon post tago kaj konsideras lin dio. Ŝajnas, ke iujn aliajn diojn, precipe la niajn, ili ne volas koni. Mi ne komprenas, kiel tio povus al ili malutili.