Tigellinus elmontras jam al mi malkaŝan malamikecon. Ĝis nun li ne povas helpi kontraŭ mi, sed li superas min en unu afero. Jen li pli zorgas pri la vivo kaj ankaŭ estas pli granda fripono, ol mi, kio lin proksimigas al Ahenobarbus. Tiuj du interkompreniĝos pli aŭ malpli frue, kaj tiam venos mia vico. Kiam tio estos, mi ne scias, sed, ĉar ĉiuokaze ĝi devas iam esti, la dato ne gravas. Dume oni devas amuziĝi. La vivo mem per si ne estus malbona, se ne estus la Kuprobarba. Dank’ al li homo iafoje abomenas sin mem. Vane estas konsideri la bataladon pri liaj favoroj kiel ian cirkan vetkuron, kiel ian ludon, ian lukton, en kiu venko flatas la memamon. Mi vere ofte tiel prezentas al mi la aferon, tamen iafoje ŝajnas al mi, ke mi estas ia Chilo kaj neniu pli bona, ol li. Kiam vi ĉesos lin bezoni, sendu lin al mi. Mi ekŝatis liajn edifantajn interparolojn. Salutu de mi vian kristaninon, aŭ pli ĝuste, petu ŝin en mia nomo, ke ŝi ne estu por vi fiŝo. Sciigu min pri via amo, sciu ami kaj instruu ami. Adiaŭ.
M.C. Vinicius al Petronius:
„Ligia ne estas ĝis nun trovita. Se mi ne esperus baldaŭ ŝin retrovi, vi ne ricevus respondon, ĉar kiam la vivo iĝas teda, oni ne emas skribi. Mi volis kontroli, ĉu Chilo min ne trompas, kaj en la sama nokto, kiam li venis preni la monon por Euricius, mi kovris min per militista mantelo kaj sekvis nerimarkite lin kaj la knabon, kiun mi aldonis al li. Kiam ili venis en la difinitan lokon, mi observis ilin de malproksime, kaŝita post havena kolono, kaj mi konvinkiĝis, ke Euricius ne estas elpensita figuro. Malsupre, ĉe la rivero, kelkdek homoj elŝarĝadis ĉe torĉoj ŝtonojn el grandega floso kaj metadis ilin ĉe la bordo. Mi vidis, kiel Chilo proksimiĝis al ili kaj komencis interparoli kun iu maljunulo, kiu post momento falis al liaj piedoj. La aliaj grupiĝis ĉirkaŭ ili, eligante ekkriojn de miro. Antaŭ miaj okuloj la sklavo transdonis la sakon al Euricius, kiu, ekkaptinte ĝin, komencis preĝi kun suprenlevitaj okuloj, kaj apud li surgenuiĝis iu alia, videble lia filo. Chilo parolis ankoraŭ ion pli, kion mi ne povis aŭdi, kaj benis tiel la genuantojn, kiel la aliajn, farante ĉe tio en la aero signojn en la formo de kruco, kiun ili videble adoras, ĉar ĉiuj fleksis la genuojn. Mi sentis emon veni malsupren al ili kaj promesi tri tiajn sakojn al tiu, kiu transdonos al mi Ligian, sed ni timis malhelpi al Chilo en liaj planoj kaj, post momenta konsidero, mi foriris.