Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/135

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Tio okazis almenaŭ dekdu tagojn post via forveturo. De tiu tempo li vizitis min kelkajn fojojn. Li mem rakontis al mi, ke li akiris grandan influon inter la kristanoj. Li diras, ke se li ne trovis Ligian ĝis nun, ĝi estas tial, ke la kristanoj estas jam sennombre multaj en Romo mem, do ne ĉiuj konas sin reciproke kaj ne povas scii ĉion, kio okazas inter ili. Ili estas ankaŭ singardemaj kaj ĝenerale neparolemaj, li tamen certigas, ke se li nur atingos la ĉefulojn, kiujn oni nomas presbiteroj, li scios eligi de ili ĉiujn sekretojn. Kelkajn li jam ekkonis kaj penis ilin esplori, sed gardeme, por per rapido ne veki suspektojn kaj ne malfaciligi la laboron. Kaj, kvankam malfacile estas atendi, kvankam mankas al mi pacienco, mi sentas, ke li estas prava, kaj mi atendas.

Li eksciis ankaŭ, ke ili havas komunajn preĝolokojn, ofte ekster la urbaj muregoj en malplenaj domoj kaj eĉ en sablejoj. Tie ili gloras Kriston, kantas kaj festenas. Tiaj lokoj estas multaj. Chilo supozas, ke Ligia intence vizitas aliajn, ol Pomponia, por ke la lasta, en okazo de juĝo kaj esploro, povu purkonscience ĵuri, ke ŝi ne konas ŝian kaŝejon. Povas esti, ke la presbiteroj konsilis al ŝi ĉi tiun singardemon. Kiam Chilo ekkonos jam tiujn lokojn, mi vizitados ilin kune kun li kaj, se la dioj permesos al mi ekvidi Ligian, mi ĵuras al vi je Jovo, ke ĉi-foje ŝi ne forkuros el miaj manoj.

Mi pensas senĉese pri tiuj preĝolokoj. Chilo ne volas, ke mi iradu tien kun li. Li timas, sed mi ne povas sidi hejme. Mi ekkonos ŝin tuj, eĉ alivestitan aŭ vualitan. Ili kunvenas tie nokte, sed mi ekkonos ŝin eĉ nokte. Mi ekkonus ĉie ŝian voĉon kaj sintenon. Mi mem iros alivestita kaj atentos ĉiun, kiu eniros kaj eliros. Mi pensas pri ŝi senĉese, do mi ŝin rekonos. Chilo devas veni morgaŭ, kaj ni iros. Mi kunpremos armilon. Kelkaj miaj sklavoj, senditaj provincen, revenis kun nenio. Sed nun mi estas certa, ke ŝi estas ĉi tie, en la urbo, eble eĉ ne malproksime. Mi vizitis ankaŭ mem multajn domojn, pretekstante luon. Ĉe mi estos al ŝi centfoje pli bone, ĉar tie vivas tutaj amasoj da malriĉuloj. Mi ja nenion al ŝi avaros. Vi skribas, ke mi bone elektis, sed jen mi ja elektis zorgojn kaj ĉagrenojn. Ni iros unue en tiujn domojn, kiuj estas en la urbo, poste ekster la pordegojn. La espero atendas ion de ĉiu morgaŭo — alie oni ne povus vivi. Vi diras, ke oni devas scii ami; mi ankaŭ sciis paroli kun Ligia pri amo, sed nun mi nur sopiras, nur atendas Chilon kaj hejme sentas min neelteneble. Adiaŭ”.



131