Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/136

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
ĈAPITRO XVI

Chilo ne montris sin tamen sufiĉe longe, tiel, ke Vinicius ne sciis fine, kion pri tio opinii. Vane li ripetadis al si, ke la serĉado, se oni deziras sukcesajn rezultojn, devas esti malrapida. Same lia sango, kiel lia ekscitema naturo, ribelis kontraŭ la voĉo de la prudento. Nenion fari, atendi, sidi kun senage kunmetitaj manoj, estis io tiel kontraŭa al lia karaktero, ke neniel li povis kun tio paciĝi. Trakurado de la urbaj stratetoj en malhela, sklava mantelo, pro tio mem, ke ĝi estis vana, ŝajnis al li nura trompado de la propra senfareco kaj ne povis lin kontentigi. Liaj liberigitoj, ruzaj homoj, al kiuj li ordonis entrepreni apartajn serĉadojn, montriĝis centfoje malpli lertaj, ol Chilo. Dume, krom la amo, kiun li sentis al Ligia, naskiĝis en li ankaŭ la obstineco de ludisto, kiu volas venki. Vinicius ĉiam esti tia. De siaj plej junaj jaroj li ĉiam celatingis, kion li volis, kun pasio de homo, kiu ne komprenas, ke io povas malsukcesi, aŭ ke oni devas ion rezigni. La militista rigoro, vere, disciplinis por ia tempo lian memvolon, sed kune enradikigis al li la konvinkon, ke ĉiu ordono, kiun li direktas al homoj malpli altrangaj, devas esti plenumita, kaj la longa restado en Oriento, inter homoj fleksemaj kaj kutimantaj al sklava obeado, konfirmis en li la kredon, ke por lia „mi volas” ne ekzistas limoj. Nune do sangis dolore ankaŭ lia memamo. En tiuj kontraŭaĵoj, en tiu rezisto kaj en la forkuro mem de Ligia estis, krome, io nekomprenebla por li, ia enigmo, por kies solvo li mortlace streĉis la kapon. Li sentis, ke Acte diris la veron kaj ke li ne estis por Ligia indiferenta. Sed se tiel estis, kial ŝi preferis vagan vivon kaj mizeron, ol lian amon, ol liajn karesojn kaj ol la restadon en lia luksa domo? Al tiu ĉi demando li ne sciis trovi respondon, li nur akiris, anstataŭe, ian malklaran senton, ke inter li kaj Ligia kaj inter iliaj ideoj, inter la mondo de li mem kaj Petronius kaj la mondo de Ligia kaj Pomponia Graecina ekzistas ia diferenco, ia miskompreno, profunda, kiel abismo, kiun nenio povos plenigi kaj ebenigi. Tiam ŝajnis al li, ke li devas perdi Ligian, kaj ĉe tiu ĉi penso li perdadis la reston de la anima egalpezo,