Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/137

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

kiun Petronius volis en li konservi. Estis momentoj, kiam li mem ne sciis, ĉu li amas Ligian, aŭ ŝin malamas, li nur komprenis, ke li devas ŝin retrovi kaj ke li preferus, ke la tero lin englutu, ol ke li neniam ŝin revidu kaj ekposedu. Dank’ al la forto de la imago li vidadis ŝin kelkfoje tiel precize, kvazaŭ ŝi starus antaŭ li; li rememoris ĉiun vorton, kiun li diris al ŝi kaj kiun li aŭdis de ŝi. Li sentis ŝin proksime, li sentis ŝin ĉe la brusto, en la brakoj, kaj tiam la pasio ekregadis lin, kiel flamo. Li amis ŝin kaj alvokis ŝin. Kaj kiam li pensis, ke li estis de ŝi amata kaj ke ŝi povis propravole plenumi ĉion, kion li de ŝi postulis, ekkaptadis lin doloro premega, senmezura, kaj ia granda sentemo plenigadis lian koron, kvazaŭ senlima ondo. Sed li havis ankaŭ momentojn, kiam li paliĝadis pro furiozo kaj ĝuis pensojn pri humiligo kaj suferoj, kiujn li kaŭzos al Ligia, kiam li ŝin retrovos. Li volis ne nur ŝin havi, sed havi ŝin kiel piedpremitan sklavinon, kaj kune li sentis, ke se oni lasus lin elekti: ĉu esti ŝia sklavo, aŭ revidi ŝin neniam plu en la vivo, li preferus esti ŝia sklavo. Estis tagoj, kiam li pensis pri signoj, kiujn sur ŝia rozkolora korpo postlasus vipo, kaj samtempe li volus kisi tiujn signojn. Venis ankaŭ en lian kapon, ke li estus feliĉa, se li povus ŝin mortigi.

En tiu konfuzo, en tiu laceco, necerteco kaj aflikto li perdadis sian sanon, kaj eĉ la belecon. Li iĝis ankaŭ senindulga kaj kruela mastro. Liaj sklavoj, kaj eĉ liberigitoj, proksimiĝadis al li kun tremo, kaj ĉar sen iuj kaŭzoj trafadis ilin punoj, same senkompataj, kiel malpravaj, ili komencis lin kaŝe malami. Li, sentante ĉi tion kaj sentante sian forlasitecon, tiom pli venĝis kontraŭ ili. Li moderigadis sin sole kun Chilo, timante, ke la lasta ne ĉesu la serĉadon, kaj la greko, rimarkinte ĉi tion, komencis lin superregi kaj iĝi ĉiam pli postulema. Unue dum ĉiu sia vizito li certigadis Viniciuson, ke la afero iros facile kaj rapide, nun li komencis mem eltrovi malfacilaĵojn, ne ĉesante, vere, garantii la senduban bonrezulton de la serĉado, li ne kaŝis tamen, ke ĝi devas ankoraŭ longe daŭri.

Li venis fine, post longaj tagoj de atendado, kun vizaĝo tiel malserena, ke la juna viro paliĝis je lia vido kaj, saltinte al li, apenaŭ havis la forton demandi:

— Ŝi ne estas inter la kristanoj?

— Jes, sinjoro — respondis Chilo — sed mi trovis inter ili Glaucuson, la kuraciston.

— Pri kio vi parolas, kaj kiu li estas?

133