Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/138

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

— Do vi forgesis, sinjoro, pri la maljunulo, kun kiu mi migris el Neapolo al Romo kaj kiun defendante, mi perdis tiujn ĉi du fingrojn, kies perdo ne lasas min preni plumon en la manon? La rabistoj, kiuj forkaptis lian edzinon kaj infanojn, frapis lin per ponardo. Mi lasis lin agoniantan en gastejo apud Minturnoj kaj longe mi lin pliploris. Bedaŭrinde! mi konvinkiĝis, ke li vivas ĝis nun kaj apartenas al la kristana komunumo en Romo.

Vinicius, kiu ne povis kompreni, pri kio temas, konceptis nur tion, ke tiu Glaucus prezentas ian baron en la serĉado de Ligia, li do subpremis koleron, kiu kreskis en li, kaj diris:

— Se vi lin defendis, li devus esti dankema kaj helpi al vi.

— Ha, nobla tribuno! eĉ dioj ne ĉiam estas dankemaj, kion do diri pri homoj. Jes, li devus esti al mi dankema. Malfeliĉe, li estas tamen maljunulo kun malforta menso, malklarigita de la aĝo kaj ĉagrenoj, kaj tial li ne nur ne estas al mi dankema, sed, kiel mi eksciis ĝuste de liaj samkonfesantoj, li akuzas min, ke mi interkonsentis kun la rabistoj kaj ke mi estas la kaŭzo de liaj malfeliĉoj! Jen mia rekompenco por la du fingroj!

— Mi estas certa, fripono, ke estas tiel, kiel li rakontas — diris Vinicius.

— Vi do scias pli multe, ol li, sinjoro — respondis digne Chilo — ĉar li nur supozas, ke tiel estis, kio tamen ne malhelpus al li kunvoki kristanojn kaj kruele venĝi kontraŭ mi. Li tion farus sendube, kaj la aliaj same sendube helpus al li. Feliĉe, li ne scias mian nomon, kaj en la preĝodomo, kie ni renkontiĝis, li min ne rimarkis. Mi tamen tuj lin ekkonis kaj en la unua momento mi volis ĵeti min ĉirkaŭ lian kolon. Detenis min de tio nur la prudento kaj kutimo pripensi ĉiun paŝon, kiun mi intencas fari. Mi komencis post la eliro el la preĝodomo demandi pri li, kaj tiuj, kiuj lin konas, diris al mi, ke tio estas homo, kiun perfidis kunvojaĝanto envoje el Neapolo… Alie mi ja ne scius, ke li tion rakontas.

— Tio ĉi min neniel interesas! Parolu, kion vi vidis en la preĝodomo.

— Vin tio ĉi ne interesas, sinjoro, sed min ĝi interesas tiom same, kiom la tuteco de mia propra haŭto. Kaj ĉar mi volas, ke mia instruo postvivu min, mi preferas rezigni la rekompencon, kiun vi promesis al mi, ol riski la vivon por la vantaj riĉajoj de tiu ĉi mondo, sen kiuj, kiel vera filozofo, mi scios vivi kaj serĉi la dian veron.

Sed Vinicius proksimiĝis al li kun malbonaŭgura vizaĝo