kaj komencis paroli per obtuzigita voĉo:
— Kaj kiu al vi diris, ke morto pli certe trafos vin el la mano de Glaucus, ol el la mia? De kie vi scias, hundo, ĉu oni vin tuj ne enterigos en mia ĝardeno?
Chilo, kiu estis timulo, rigardis Viniciuson kaj en unu sekundo ekkomprenis, ke se li diros malprudente unu vorton pli, li pereos senrevoke.
— Mi serĉos ŝin, sinjoro, kaj mi trovos ŝin! — li ekkriis momente.
Sekvis silento, dum kiu oni aŭdis nur la rapidan spiradon de Vinicius kaj malproksiman kantadon de sklavoj, laborantaj en la ĝardeno.
Nur post momento la greko, rimarkinte, ke la juna patricio jam iom trankviliĝis, komencis paroli:
— La morto pasis preter mi, sed mi rigardis ĝin kun tia trankvilo, kie! Sokrato. Ne sinjoro! Mi ne diris al vi, ke mi rezignas la serĉadon de la fraŭlino, kaj mi nur volis al vi diri, ke tiu serĉado estos nun ligita kun pli granda danĝero por mi. Vi dubis antaŭ kelka tempo, ĉu ekzistas en la mondo iu Euricius, kaj kvankam per la propraj okuloj vi konvinkiĝis, ke la filo de mia patro diris al vi la veron, vi suspektas nun, ke mi elpensis al vi Glaucuson. Ve! Se li estus nur elpensaĵo, se mi povus kun plena sekureco iradi inter la kristanojn, kiel mi antaŭe iradis, mi cedus por tio la mizeran, maljunan sklavinon, kiun mi aĉetis antaŭ tri tagoj, ke ŝi prizorgu mian aĝon kaj kriplecon. Sed Glaucus vivas, sinjoro, kaj se li min foje ekvidus, vi ne vidus min plu, kaj en tiu okazo kiu retrovus por vi la fraŭlinon?
Li eksilentis kaj komencis viŝi larmojn, poste li parolis plu:
— Sed kiel longe Glaucus vivas, kiel mi ŝin serĉu, se ĉiu-momente mi povas lin renkonti, kaj se mi lin renkontos, mi pereos kaj kun mi pereos mia serĉado.
— Al kio vi celas? Kion vi konsilas? Kaj kion vi volas entrepreni? — demandis Vinicius.
— Aristotelo instruas nin, sinjoro, ke oni devas oferi aferojn malpli grandajn por la pli grandaj, kaj la reĝo Priamo ofte diris, ke maljuneco estas peza ŝarĝo. Jen la ŝarĝo de maljuneco kaj malfeliĉoj premas Glaucuson de longe kaj tiel peze, ke morto estus por li bonfaro. Ĉar kio, laŭ Seneca, estas morto, se ne liberigo?…
— Arlekenu kun Petronius, ne kun mi, kaj diru, kion vi volas?