la tuta sekto, kiu estis disĉiplo de Kristo kaj al kiu la lasta konfidis la regadon de la tutmonda kristanaro, estas ankaŭ venonta en Romon en plej proksima tempo. Ĉiuj kristanoj kompreneble volos lin vidi kaj aŭdi liajn instruojn. Okazos iaj grandegaj kunvenoj, kiujn partoprenos ankaŭ li, Chilo, kaj plie, ĉar en amaso facile estas sin kaŝi, li enkondukos ankaŭ Viniciuson. Tiam ili certe trovos Ligian. Kiam oni foje forigos Glaucuson, ĝi ne estos eĉ ligita kun granda danĝero. Koncerne venĝon, venĝus kompreneble eĉ la kristanoj, sed ĝenerale ili estas trankvilaj homoj.
Kaj Chilo komencis rakonti kun certa miro, ke li neniam rimarkis, ke ili malĉastas, venenas putojn kaj fontanojn, ke ili estas malamikoj de la homa gento, adoras azenon aŭ nutras sin per la viando de infanoj. Ne! Tion li ne vidis. Sendube, li trovos inter ili ankaŭ iujn, kiuj por mono mortigos Glaucuson, sed ilia instruo, kiom li scias, instigas al neniaj krimoj, kontraŭe, ordonas pardoni ofendojn.
Vinicius rememoris ankaŭ, kion ĉe Acte diris al li Pomponia Graecina, kaj ĝenerale li aŭskultis la vortojn de Chilo kun ĝojo. Kvankam lia sento al Ligia alprenis kelkfoje aspekton de malamo, li spertis konsolon, aŭdante, ke la instruo, kiun konfesis tiel ŝi, kiel Pomponia, estis nek krima, nek malĉasta. Naskiĝadis en li tamen ia malklara sento, ke ĝuste tiu ĉi instruo, tiu nekonata al li kaj mistera kulto al Kristo kreis la abismon inter li kaj Ligia, do li komencis kune timi tiun instruon kaj malami ĝin.