- Petronius al Vinicius:
„Plorinda estas via stato, carissime! Venuso evidente konfuzis vian prudenton, senigis vin de la saĝo, memoro kaj kapablo pensi pri io ajn, ekster amo. Tralegu iam tion, kion vi respondis al mia letero, kaj vi vidos, kiel via menso indiferentiĝis al ĉio, kio ne estas Ligia, kiel ĝi nur pri ŝi okupiĝas, al ŝi senĉese revenas kaj rondflugas super ŝi, kvazaŭ akcipitro super ĉasata rabaĵo. Je Polukso! trovu ŝin pli rapide; alie, se la fajro ne transformos vin en cindron, vi ŝanĝos vin en la egiptan Sfinkson, kiu, ekaminte, kiel oni diras, la palan Izidon, iĝis al ĉio surda, indiferenta kaj atendas nur nokton, por povi rigardi la amatinon per la ŝtonaj okuloj.
„Trakuradu vespere, alivestita, la urbon, vizitadu kun via filozofo la kristanajn preĝodomojn. Ĉio, kio vekas esperon kaj pasigas la tempon, estas laŭdinda. Sed, pro amikeco al mi, faru unu aferon: tiu Ursus, la sklavo de Ligia, estas laŭdire eksterordinare forta homo, dungu do Croton kaj faradu la serĉojn triope. Tiel estos pli sendanĝere kaj pli prudente. La kristanoj, se apartenas al ili Pomponia Graecina kaj Ligia, ne estas verŝajne tiaj friponoj, kiaj oni ilin ĝenerale opinias, ili pruvis tamen ĉe la forkapto de Ligia, ke kiam la afero koncernas unu el ilia ŝafaro, ili scias ne ŝerci. Kiam vi ekvidos Ligian, mi scias, ke vi ne kapablos vin deteni kaj ekdeziros ŝin tuj forkonduki, sed kiel vi tion plenumos sole kun Chilonides? Croto tamen vin helpos, se ŝin eĉ defendus dek tiaj ligoj, kiel tiu Ursus. Ne lasu vin ekspluati de Chilo, sed por Croto ne avaru monon. El ĉiuj konsiloj, kiujn mi povas al vi sendi, ĉi tiu estas la plej bona.
„Tie ĉi oni jam ĉesis paroli pri la malgranda aŭgustino kaj pri tio, ke ŝi mortis pro sorĉoj. Poppaea ankoraŭ aludas ilin iafoje, sed la menso de la Cezaro estas okupita per io alia; cetere, se estas vere, ke la diva aŭgustino estas denove graveda, tiam ankaŭ en ŝi la memoro pri tiu infano malaperos sen iaj postsignoj. Ni estas jam de dekkelkaj tagoj en Neapolo, aŭ, pli ĝuste, en Bajoj. Se vi kapablus pensi pri io ajn, tiam la ehoj