pri nia restado ĉi tie devus atingi viajn orelojn, ĉar la tuta Romo parolas sendube pri nenio alia. Ni do iris rekte en Bajojn, kie unue atakis nin rememoroj pri la patrino kaj riproĉoj de la konscienco. Sed ĉu vi scias, al kio Ahenobarbus jam venis? Jen al tio, ke eĉ la patrinmortigo servas al li nur kiel temo por versaĵoj kaj lud-okazo de arlekene-tragikaj scenoj. Li sentis iam verajn riproĉojn de la konscienco nur tiom, kiom li estas malkuraĝulo. Nun, kiam li konvinkiĝis, ke la mondo estas, kiel ĝi estis, sub liaj piedoj, kaj neniu dio venĝis kontraŭ li, li nur ŝajnigas ilin, por kortuŝi la homojn per sia sorto. Iafoje li kurlevas sin nokte, certigante, ke lin pelas Furioj, li vekas nin, rigardas post sin, alprenas la sintenon de komedianto, ludanta la rolon de Oresto, kaj plie, de aĉa komedianto, li deklamas grekajn versaĵojn kaj rigardas, ĉu ni lin admiras. Kaj ni, kompreneble, admiras lin! kaj anstataŭ diri al li: iru dormi, arlekenaĉo! Ni ankaŭ agordiĝas al la tono de tragedio kaj defendas la grandan artiston de Furioj. Je Kastoro! Sendube atingis vin almenaŭ la famo, ke li prezentiĝos publike en Neapolo. Oni kunpelis ĉiujn grekajn sentaŭgulojn el Neapolo kaj el la najbaraj urboj; ili plenigis la arenon per tiel malagrabla odoro de ajlo kaj ŝvito, ke mi dankis al la dioj, ke anstataŭ sidi en la unuaj vicoj, inter la aŭgustanoj, mi estis kun la Cezaro post la scenejo. Kaj ĉu vi kredos tion, ke li timis? Li vere timis. Li prenis kelkfoje mian manon kaj metis ĝin al sia koro, kiu batis efektive per pli rapida ritmo. Lia spirado iĝis mallonga, kaj en la momento, kiam estis tempo eniri, li paliĝis, kiel pergameno, kaj ŝvitaj gutoj kovris lian frunton. Li ja sciis tamen, ke en ĉiuj vicoj sidas pretaj pretorianoj, armitaj per bastonoj, per kiuj, se bezone, ili estis stimulontaj la fervoron. Sed ne estis bezone. Neniu aro da simioj el la ĉirkaŭaĵoj de Kartago scipovas tiel hurli, kiel hurlis tiu aĉularo. Mi diras al vi, ke la odoro de ajlo venis eĉ en la scenejon, kaj Nero riverencis, premis la manojn al la koro, sendis mankisojn kaj ploris. Poste li enkuris inter nin, kiuj atendis post la scenejo, kiel ebria, vokante: „Kio estas ĉiuj triumfoj kompare kun tiu ĉi mia triumfo?” Kaj tie la aĉularo ĉiam ankoraŭ hurlis kaj aplaŭdis, sciante, ke ĝi elaplaŭdas al si favoron, donacojn, festenon, loteriajn biletojn kaj novan spektaklon kun la cezaro-arlekeno. Mi eĉ ne miras ilin, ke ili aplaŭdis, ĉar tion oni ĝis nun ne vidis. Li dume ripetadis ĉiu-momente: „Jen kio estas la grekoj! Jen kio estas la grekoj!”
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/151
Aspekto