Kaj ŝajnas al mi, ke de tiu momento lia malamo al Romo kreskis ankoraŭ pli. Malgraŭ tio en Romon estas senditaj specialaj kurieroj kun sciigoj pri la triumfo, kaj ni atendas en la proksimaj tagoj dankesprimojn de la senato. Tuj post la unua prezentiĝo de Nero havis lokon ĉi tie stranga okazo. Jen la teatro subite falis en ruinon, sed tiam, kiam la homoj estis jam elirintaj. Mi estis sur la loko de la akcidento kaj ne vidis, ke oni eligis eĉ unu kadavron el sub la ruboj. Multaj, eĉ inter la grekoj, rigardas ĉi tion kiel koleron de la dioj pro la profano de la imperiestra aŭtoritato, sed li, kontraŭe, asertas, ke ĝi estas favorsigno de la dioj, kiuj evidente ŝirmas per sia gardo lian kantadon kaj tiujn, kiuj lin aŭskultas. El tio sekvas oferdonoj en ĉiuj temploj kaj grandaj danksolenoj, kaj por li — nova kuraĝigo al la vojaĝo en Ahajon. Antaŭ kelkaj tagoj li tamen diris al mi, ke li timas, kion diros pri tio la roma popolo kaj ĉu ĝi ne ekscitiĝos, tiel pro amo al li, kiel pro maltrankvilo pri la disdonado de greno kaj pri la cirkludoj, kiujn ĝi povus perdi en la okazo de pli longa foresto de la Cezaro.
„Ni veturas tamen en Beneventon por rigardi la ŝuistajn luksaĵojn, per kiuj glorigos sin Vatinius, kaj el tie, zorgataj de la diaj fratoj de Heleno — en Grekujon. Koncerne min, mi rimarkis unu aferon, ke kiam oni estas inter homoj frenezaj, oni ankaŭ iĝas freneza, kaj plie, oni trovas ian ĉarmon en frenezaĵoj. Grekujo kaj vojaĝo kun milo da citroj, ia triumfiro de Bakho meze de nimfoj kaj bakhantinoj, kronitaj per mirta verdaĵo, per folioj de vinberujo kaj lonicero, veturiloj kun aljungitaj tigroj, floroj, tirsoj, laŭrokronoj, ekkrioj: evoe! muziko, poezio kaj aplaŭdanta Grekujo — ĉio tio estas bona, sed ni havas ĉi tie ankoraŭ pli kuraĝajn intencojn. Ni volus krei orientan, fabelan imperion, regnon de palmoj, suno, poezio kaj de realo, transformita en sonĝon, kaj de vivo, transformita en unu volupton. Ni volus forgesi pri Romo, kaj la ĉefpunkton de la mondo loki ie inter Grekujo, Azio kaj Egipto, vivi la vivon ne de homoj, sed de dioj, ne scii, kio estas ĉiutageco, vagi en oraj galeroj, sub la ombro de purpuraj veloj, tra Arhipelago, esti Apolono, Oziriso kaj Baalo en unu persono, esti roza kun matenruĝo, esti ora kun la suno, esti arĝenta kun la luno, regi, kanti, revi… Kaj ĉu vi kredas, ke mi, kies prudento valoras ankoraŭ sestercon, kaj la juĝo — ason, mi tamen ankaŭ lasas min forporti de tiuj fantazioj, kaj mi lasas min forporti tial, ke, se ili estas neeblaj, ili estas almenaŭ grandaj kaj neordinaraj… Tia imperio fabela estus