tamen io, kio iam, post multaj jarcentoj, ŝajnus al homoj sonĝo. Se Venuso ne prenas sur sin la formon de tia Ligia, aŭ, almenaŭ, de tia sklavino, kiel Eunice, kaj se ne ornamas ĝin arto, la vivo mem estas naŭza kaj ofte havas la vizaĝon de simio. Sed la Kuprobarba ne realigos siajn projektojn, eĉ tial nur, ke en tiu fabela regno de poezio kaj Oriento ne devas esti loko por perfidoj, malnoblaĵoj kaj morto, dum en li sub la masko de poeto sidas aĉa komedianto, malsprita veturigisto kaj triviala tirano. Kaj intertempe ni sufokas homojn, se ili nin iel ĝenas. La kompatinda Torquatus Silanus estas jam ombro. Li malfermis siajn vejnojn antaŭ kelkaj tagoj. Lecanius kaj Licinius kun timo akceptas la konsulajn oficojn, la maljuna Thraseas ne evitos morton, ĉar li kuraĝas esti honesta. Tigellinus ne sukcesas ĝis nun havigi por mi la ordonon, ke mi malfermu miajn vejnojn. Mi estas ankoraŭ bezona, ne nur kiel elegantiae arbiter, sed ankaŭ kiel homo, sen kies konsiloj kaj gusto la ekskurso en Ahajon povus ne sukcesi. Ofte mi tamen pensas, ke pli aŭ malpli frue la fino devas esti tia, kaj ĉu vi scias, kion mi tiam deziras? jen, ke la Kuprobarba ne ricevu tiun mian vazon el murho [1], kiun vi konas kaj admiras. Se en la momento de mia morto vi estos apud mi, mi donos ĝin al vi, se vi estos for, mi ĝin frakasos. Sed dume ni havas ankoraŭ antaŭ ni la ŝuistan Beneventon, la olimpan Grekujon kaj Faton, kiu difinas al ĉiu vojon nekonatan kaj neantaŭvideblan. Restu en sano kaj dungu Croton, aŭ oni duafoje forrabos de vi Ligian. Chilonideson, kiam vi ĉesos lin bezoni, sendu al mi, kie ajn mi estos. Eble mi faros el li alian Vatiniuson kaj eble konsuloj kaj senatanoj tremos iam antaŭ li, kiel ili tremas antaŭ tiu unua kavaliro Aleno. Valorus ĝisvivi tiun spektaklon. Kiam vi reakiros Ligian, sciigu min pri tio, por ke mi oferu por vi ambaŭ paron da cignoj kaj paron da kolomboj en la ĉi-tiea ronda templeto de Venuso. Mi vidis iam en sonĝo Ligian en viaj brakoj, serĉantan viajn kisojn. Zorgu, ke ĝi estu aŭgura sonĝo. Neniaj nuboj estu sur via ĉielo, kaj se ili estos, havu ili la koloron kaj aromon de
rozo. Restu en sano. Adiaŭ!”
- ↑ Mineralo, el kiu oni faradis multekostajn vazojn (fluorspato).