perdo kaj de iu malfeliĉo. Naskiĝis en li maltrankvilo, kiu tuj ŝanĝis sin en uraganon de kolero, kontraŭ la kristanoj ĝenerale, kaj kontraŭ la maljunulo speciale. Tiu fiŝkaptisto, kiun unuarigarde li konsideris kiel simplulon, inspiris nun al li preskaŭ timon kaj ŝajnis al li esti ia mistera fato, decidanta senindulge kaj kune tragike pri lia sorto.
Fosisto denove almetis nerimarkeble kelkajn torĉojn al la fajro, la vento ĉesis murmuri en la pinioj, la flamo levis sin rekte, en maldika kojno, al la steloj, brilantaj sur la belvetera ĉielo, kaj la maljunulo, rememorinte la morton de Kristo, komencis paroli nur pri Li. Ĉiu haltigis la spiron en la brusto kaj la silento iĝis ankoraŭ pli granda, ol antaŭe, tia, ke oni povis preskaŭ aŭdi la batadon de la koroj. Tiu homo vidis! kaj li rakontis, kiel tiu, al kiu ĉiu momento tiel fiksiĝis en la memoro, ke, fermante la okulojn, li ankoraŭ vidas. Li rakontis do, kiel, veninte de la Kruco, li sidis kun Johano dum du tagoj kaj du noktoj en la ĝardeno, kiel ili restis tie ne dormante, ne manĝante, en doloro, timo, ĉagreno, tenante siajn kapojn per la manoj kaj pensante, ke Li mortis. Oh, ah! kiel dolore estis! kiel dolore! Jam la tria tago ekmatenis kaj la tagiĝo blankigis la urbajn murojn, kaj li kun Johano sidis tiel ĉe muro, senkonsilaj kaj senesperaj. Se nur dormo iafoje ilin ekkaptis (ĉar ankaŭ la nokton antaŭ la krucumo ili pasigis sendorme), tuj ili vekiĝis kaj komencis denove lamenti. Kaj apenaŭ la suno leviĝis, enkuris Mario el Magdalo, senspire, kun disligitaj haroj kaj kun la krio: „Oni prenis la Sinjoron!” Kaj ili, ekaŭdinte ĉi tion, eklevis sin kaj ekkuris al la loko. Sed Johano, homo malpli aĝa, alkuris la unua, ekvidis la tombon malplena kaj ne kuraĝis eniri. Nur kiam ili estis triope ĉe la eniro, li, kiu tion ĉi rakontas al ili, eniris, ekvidis sur la ŝtono la viŝtukon kaj la tolaĵojn, sed la korpon li ne trovis.
Do timo ilin ekregis, ĉar ili pensis, ke la pastroj forkaptis Kriston, kaj ambaŭ revenis hejmen en ankoraŭ pli granda aflikto. Poste alvenis aliaj disĉiploj kaj lamentis, jen ĉiuj kune, por ke pli facile ekaŭdu ilin la Sinjoro de Armeoj, jen laŭvice. La spirito en ili duonmortis, ĉar ili esperis, ke la Majstro elaĉetos Izraelon, sed jen estis la tria tago, de kiam Li mortis, do ili ne komprenis, kial la Patro forlasis la Filon, kaj ili preferus ne vidi la tagon kaj morti, tiel peza estis la ŝarĝo.
La rememoro pri tiuj teruraj momentoj ankoraŭ nun elpremis el la okuloj de la maljunulo du larmojn, kiujn oni bone vidis
| 166 |