ĉe la lumo de la fajro, gutantajn de la griza barbo. Lia maljuna kapo, nudigita de haroj, komencis tremi, kaj la voĉo morthaltis en lia brusto. Vinicius diris al si interne: „Tiu ĉi homo parolas veron kaj ploras pro ĝi!” kaj la simplakorajn aŭskultantojn ankaŭ kortuŝo ekkaptis je la gorĝoj. Ili aŭdis jam plurfoje pri la krucumo de Kristo kaj sciis, ke ĝojo sekvos la malĝojon, sed, ĉar ĉi tion rakontis la apostolo, kiu vidis, tial sub la impreso ili plektis la manojn, plorĝemante, aŭ batis la brustojn.
Sed iom post iom ili trankviliĝis, ĉar la deziro aŭskulti plu venkis. La maljunulo duonfermis la okulojn, kvazaŭ volante pli bone vidi en la animo la malproksimajn aferojn, kaj daŭrigis:
„Dum ili tiel lamentis, denove enkuris Mario el Magdalo, vokante, ke ŝi vidis la Sinjoron. Ne povante pro grandega brilo rekoni Lin, ŝi pensis, ke tio estas ĝardenisto, sed Li diris: „Mario!” Tiam ŝi ekkriis: „Rabboni!” kaj falis al Liaj piedoj; Li ordonis al ŝi iri al la disĉiploj, kaj poste malaperis. Sed ili, la disĉiploj, ne kredis al ŝi, kaj kiam ŝi ploris, unuj admonis ŝin, pensante, ke ŝia menso difektiĝis pro la ĉagreno, ĉar ŝi ankaŭ diris, ke ŝi vidis en la tombo anĝelojn, dum ili, alkurinte duafoje, vidis la tombon malplena. Poste vespere alvenis Kleofaso, kiu kune kun la aliaj iris en Emauson, kaj ili revenis rapide, dirante: „Vere, la Sinjoro leviĝis el mortintoj”. Kaj ili komencis kontraŭparoli unu la alian ĉe la fermita pordo, timante la judojn. Subite Li ekstaris inter ili, kvankam ne knaris la pordo, kaj kiam ili rigidiĝis, Li diris al ili: „Paco kun vi!”
„Kaj mi vidis Lin, kiel vidis Lin ĉiuj, kaj Li estis kiel lumo kaj kiel feliĉo de niaj koroj, ĉar ni ekkredis, ke Li leviĝis el mortintoj kaj ke maroj sekiĝos, montoj ŝanĝos sin en polvon, sed Lia gloro ne pasos”.
„Kaj post ok tagoj Tomaso Didimo metis la fingrojn en Liajn vundojn, tuŝis Lian flankon, kaj poste falis al Liaj piedoj, vokante: „Mia Sinjoro kaj mia Dio!”, al kio Li respondis: „Ĉar vi ekvidis min, vi ekkredis. Benitaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen ekkredis”. Kaj ni aŭdis ĉi tiujn vortojn kaj niaj okuloj rigardis Lin, ĉar Li estis inter ni”.
Vinicius aŭskultis kaj okazis kun li io stranga. Li forgesis