momente, kie li estas, li komencis perdi la senton de realeco, mezurkapablon, juĝon. Li staris kontraŭ du neeblaĵoj. Li ne povis kredi tion, kion diris la maljunulo, kaj sentis, ke oni devus esti ja blinda kaj malkonfesi la propran prudenton, por supozi, ke tiu homo, kiu diris: „Mi vidis”, mensogis. Estis io en lia kortuŝo, en liaj larmoj, en lia tuta sinteno kaj en la detaloj de la okazoj, kiujn li rakontis, kio faris ĉian suspekton neebla. Al Vinicius ŝajnis kelkmomente, ke li sonĝas. Sed ĉirkaŭe li vidis silentan amason, la fulgodoro de la lanternoj atingis lian nazon; kelkan distancon de li flamis la torĉoj kaj apude, sur la ŝtono, staris la maljuna homo, proksima al tombo, kun iom tremanta kapo, kiu, atestante per siaj vortoj, ripetis: „Mi vidis!”
Kaj li rakontis al ili ĉion pluan, ĝis la Ĉieleniro. Iafoje li ripozis, ĉar li parolis tre detale, sed oni sentis, ke ĉiu plej eta detalo tiel gravuriĝis en lia memoro, kiel sur ŝtono. Tiujn, kiuj lin aŭskultis, ekregis ekstazo. Ili forĵetis la kapuĉojn de la kapoj, por aŭdi pli bone kaj por preterlasi neniun el tiuj vortoj, kiuj estis por ili netakseblaj. Ŝajnis al ili, ke iu superhoma forto transportas ilin en Galileon, ke ili paŝas kune kun la disĉiploj en la tieaj boskoj kaj ĉe la akvobordoj, ke tiu ĉi tombejo ŝanĝas sin en la Tiberiadan lagon, kaj sur la bordo, en matena nebulo, staras Kristo, kiel Li staris tiam, kiam Johano, rigardante el la boateto, diris: „Jen la Sinjoro!” kaj Petro ĵetis sin naĝe, por pli rapide atingi la amatajn piedojn. En la vizaĝoj oni vidis ravitecon sen limoj kaj forgeson pri la vivo kaj feliĉon kaj senmezuran amon. Videble estis, ke dum la longa rakontado de Petro kelkaj havis viziojn, kaj kiam li komencis rakonti, kiel en la momento de la Ĉieleniro nubetoj komencis ŝovi sin sub la piedojn de la Savinto kaj kovri Lin kaj kaŝi antaŭ la okuloj de la apostoloj, ĉiuj kapoj levis sin malgraŭvole al la ĉielo kaj sekvis momento kvazaŭ de atendo, kvazaŭ tiuj homoj esperus ekvidi Lin ankoraŭ, kvazaŭ li esperus, ke Li malsuprenvenos reen el la ĉielaj kampoj, por vidi, kiel la maljuna apostolo paŝtas la konfiditajn al li ŝafojn, kaj beni lin kaj lian ŝafaron.
Kaj por tiuj homoj ne ekzistis ĉi-momente Romo, ne ekzistis la furioza cezaro, ne ekzistis temploj, dioj, idolanoj, ekzistis nur Kristo, kiu plenigis la teron, la maron, la ĉielon, la mondon.
En malproksimaj domoj, disĵetitaj laŭlonge de Via Nomentana, kokoj komencis krii, anoncante noktomezon. En tiu ĉi