Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/175

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

je la rando de la mantelo, timante, ke Vinicius faros ion, kio povus ilin endanĝerigi. La kristanoj dume komencis preĝi kaj kanti. Post momento ektondris „Maranatha”, kaj poste la granda apostolo komencis bapti per la fontana akvo tiujn, kiujn presbiteroj prezentis, kiel preparitajn por akcepti la bapton. Al Vinicius ŝajnis, ke tiu ĉi nokto neniam finiĝos. Li volis nun plej baldaŭ sekvi Ligian kaj kapti ŝin envoje aŭ el ŝia loĝejo.

Fine kelkaj komencis forlasi la tombejon. Chilo tiam flustris:

— Ni eliru, sinjoro, antaŭ la pordegon, ĉar ni ne deprenis la kapuĉojn kaj oni rigardas nin.

Tiel estis efektive. Kiam dum la parolado de la apostolo ĉiuj forĵetis la kapuĉojn, por pli bone aŭdi, ili ne sekvis la ĝeneralan ekzemplon. La konsilo de Chilo prezentiĝis al li kiel prudenta. Starante ĉe la pordego, ili povis atenti ĉiujn elirantojn, kaj Ursuson ne estis malfacile rekoni laŭ lia kresko kaj figuro.

— Ni sekvu ilin — diris Chilo — kaj vidu, en kiun domon ili eniros, kaj morgaŭ, aŭ pli ĝuste, jam hodiaŭ, vi ĉirkaŭigos, sinjoro, ĉiujn enirejojn de la domo per sklavoj kaj forprenos ŝin.

— Ne! — diris Vinicius.

— Kion vi volas fari, sinjoro?

— Ni eniros post ŝi la domon kaj forkaptos ŝin senprokraste: vi ja konsentis ĉi tion, Croto?

— Jes — diris la gladiatormajstro — kaj mi donas min mem kiel sklavon al vi, sinjoro, se mi ne rompos la sakron al tiu bubalo, kiu ŝin gardas.

Sed Chilo komencis malkonsili kaj petegi ilin je ĉiuj dioj, ke ili tion ne faru. Croto ja devis esti prenita nur por defendo, por la okazo, se oni ilin rekonus, ne por forkapti la fraŭlinon. Prenante ŝin nur duope, ili riskos morton kaj, plie, povas ellasi ŝin el la manoj, post kio ŝi kaŝos sin en alian lokon aŭ forlasos Romon. Kaj kion ili faros? Kial ne agi sekure, kial elmeti sin mem al pereo kaj la tutan entreprenon al malcerteco de la sukceso?

Vinicius, kvankam li detenis sin kun plej granda fortostreĉo, por tuj en la tombejo ne ekkapti Ligian en la brakojn, sentis tamen, ke la greko estas prava, kaj li sekvus liajn konsilojn, se ne enmiksus sin Croto, kiu timis pri sia rekompenco.

— Sinjoro, ordonu silenti al ĉi tiu maljuna sentaŭgulo — li diris — aŭ permesu al mi mallevi la pugnon sur lian kapon. Foje