en Buksento, kien min venigis al cirkludoj Lucius Saturninus, atakis min en gastejo sep ebriaj gladiatoroj, kaj neniu restis sen rompitaj ostoj. Mi ne diras, ke ni forkaptu la fraŭlinon nun, ĉar ili povus ĵeti stonojn sub niajn piedojn, sed kiam ŝi foje estos hejme, mi forkaptos ŝin kaj portos, kien vi volas.
Vinicius ekĝojis, aŭdante tiujn ĉi vortojn, kaj rediris:
— Tiel okazu, je Herkulo! Morgaŭ ni povus hazarde ne trovi ŝin hejme, kaj se ni alarmus ilin, ili forkondukus ŝin sendube.
— Tiu ligo ŝajnas al mi terure forta! — ekĝemis Chilo.
— Ne al vi oni ordonas teni liajn manojn — respondis Croto.
Ili devis tamen longe ankoraŭ atendi, kaj kokoj komencis krii tagiĝon, antaŭ ol ili ekvidis elirantan el la pordego Ursuson, kaj kun li Ligian. Akompanis ilin kelkaj aliaj personoj. Al Chilo ŝajnis, ke li rekonas inter ili la grandan apostolon; apud li paŝis alia maljunulo, multe malpli altkreska, du nejunaj virinoj kaj knabo, kiu lumigis la vojon per lanterno. Post tiu ĉi areto iris amaso, nombranta proksimume ducent personojn. Vinicius, Chilo kaj Croto miksiĝis kun tiu amaso.
— Jes, sinjoro — diris Chilo — via fraŭlino trovas sin sub potenca gardo. Jen li estas kun ŝi, la granda apostolo! ĉar vidu, kiel la homoj surgenuiĝas antaŭ li en la fronto.
La homoj efektive surgenuiĝadis, sed Vinicius ne rigardis ilin. Ne perdante eĉ por momento Ligian de antaŭ la okuloj, li pensis nur pri ŝia forkapto kaj, kutimiĝinte en militoj al ĉiaspecaj ruzoj, li preparis en la kapo la tutan planon de la forkapto. Li sentis, ke la paŝo, kiun li entreprenis, estis riska, sed li bone sciis, ke riskaj paŝoj ordinare sukcese finiĝas.
La vojo estis tamen longa, do momentoj li pensis ankaŭ pri la abismoj, kiujn inter li kaj Ligia elfosis tiu stranga instruo, kiun ŝi mem konfesis. Li komprenis nun ĉion, kio okazis en la pasinteco, kaj komprenis, kial ĝi okazis. Li estis por tio sufiĉe penetrema. Jen li ĝis nun ne konis Ligian. Li vidis en ŝi la plej belan el ĉiuj knabinoj, al kiu ekflamis lia pasio, kaj nun li ekkonis, ke tiu instruo faris el ŝi iun estaĵon, diferencan de aliaj virinoj, kaj ke la espero, ke ŝin ankaŭ allogos pasio, avido je riĉaĵoj, volupto, estas vana iluzio. Li ekkomprenis fine tion, kion li kune kun Petronius ne komprenis, ke tiu nova religion inokuladis en la animojn ion nekonatan al tiu ĉi mondo, en kiu li vivis, kaj ke Ligia, se ŝi eĉ lin amus, oferos pro li nenion el siaj kristanaj veroj; ke se ekzistas por ŝi volupto, ĝi estas tute alia ol tiu, kiun aspiris li, kaj Petronius, kaj la