Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/177

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

kortego de la cezaro kaj la tuta Romo. Ĉiu alia virino, kiun li konis, povus iĝi lia amatino, tiu ĉi kristanino povus esti nur viktimo.

Kaj pensante pri tio, li spertis brulan doloron kaj koleron, kaj sentis kune, ke tiu ĉi kolero estas senpova. Forkapti Ligian ŝajnis al li afero ebla kaj pri tio ĉi li estis preskaŭ certa, sed li estis same certa, ke kontraŭ tiu instruo li mem, lia braveco, lia potenco estas nenio kaj ke li nenion helpos kontraŭ ĝi. Li, roma armea tribuno, konvinkita, ke tiu forto de glavo kaj pugno, kiu ekregis la mondon, regos ĝin eterne, unuafoje en la vivo ekvidis, ke ekster ĝi povas ekzisti ankoraŭ io alia, do kun mirego li demandis sin mem: kio ĝi estas?

Kaj li ne sciis klare respondi al si, lian kapon nur trakuradis bildoj de la tombejo, de la kunveninta amaso kaj de Ligia, tutanime aŭdosorĉita per la vortoj de la maljunulo, rakontanta pri la sufero, morto kaj leviĝo el mortintoj de Dio-homo, kiu elaĉetis la mondon kaj promesis al ĝi feliĉon trans Stikso.

Kaj kiam li pensis pri tio, en lia kapo iĝadis ĥaoso.

Sed el tiu ĥaoso eligis lin plendado de Chilo, kiu komencis vei sian sorton: li ja estis dungita por trovi Ligian, kiun li, malgraŭ vivdanĝero, trovis kaj montris. Sed kion pli oni volas de li? Ĉu li interkonsentis ŝin forkapti, kaj kiu povus eĉ postuli ion similan de kriplulo, senigita de du fingroj, de homo maljuna, absorbita per meditado, scienco kaj virto? Kio okazos, se sinjoro tiel nobla, kiel Vinicius, suferos ian kontuzon, forkaptante la fraŭlinon? Sendube, la dioj devus ŝirmi siajn elektitojn, sed ĉu ne okazas iafoje tiaj aferoj, kvazaŭ la dioj ludus damojn, anstataŭ rigardi, kio fariĝas en la mondo? Fortuno, kiel oni scias, havas ligitajn okulojn, sekve ŝi ne vidas eĉ tage, kion do oni povas esperi de ŝi nokte? Okazu nur akcidento, tiu liga urso ĵetu sur Viniciuson muelŝtonon, barelon kun vino, aŭ, pli malbone, kun akvo, kaj kiu garantias, ĉu la mizeran Chilon, anstataŭ rekompenco, ne trafos respondeco? Li, mizera saĝulo, ekamis ankaŭ la noblan Viniciuson, kiel Aristotelo Aleksandron Macedonan, kaj se almenaŭ la nobla Vinicius donus al li la monsakon, kiun antaŭ liaj okuloj li fiksis post la zono, elirante el la domo, li havus eblon, en okazo de malfeliĉo, tuj alvoki helpon aŭ pacigi la kristanojn mem. Ho! Kial ili ne volas aŭskulti la konsilojn de la maljunulo, kiujn diktas prudento kaj sperto?

Vinicius, aŭdinte ĉi tion, eligis la monsakon el post la zono kaj ĵetis ĝin inter la fingrojn de Chilo.

173