Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/178

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

— Prenu kaj silentu.

La greko eksentis, ke ĝi estis neordinare peza, kaj lia kuraĝo kreskis.

— Mia tuta espero estas en tio — li diris — ke Herkulo kaj Tezeo plenumadis agojn eĉ pli malfacilajn, kaj kiu estas mia persona, plej intima amiko, Croto, se ne Herkulo? Vin, nobla sinjoro, mi ne nomas duondio, ĉar vi estas kompleta dio kaj ne forgesos ankaŭ plue pri via servisto, malriĉa sed fidela, kies bezonojn oni devas prizorgi de tempo al tempo, ĉar li mem, se li foje profundiĝas en librojn, tute pri nenio zorgas… Negranda ĝardeno kaj dometo kun eĉ plej eta portiko, donanta ombron somere, estus io inda je tia donacanto. Dume mi admiros de malproksime viajn heroajn agojn, alvokos Jovon, ke li vin favoru, kaj en okazo de bezono mi faros tian bruon, ke duono da Romo vekiĝos kaj alkuros vin helpi. Kia malbona kaj malebena vojo! La olivoleo en mia lanterno elbrulis, kaj se Croto, kiu estas same nobla, kiel forta, volus preni min sur la brakojn kaj porti ĝis la pordego, unue mi ekkonus, ĉu li facile forportos la fraŭlinon, due, li agus, kiel Eneo, kaj fine li favorigus al si ĉiujn pli honestajn diojn en tia grado, ke pri la rezulto de la entrepreno mi estus tute trankvila.

— Mi preferus porti kadavron de ŝafo, mortinta je pustuloj antaŭ monato — respondis la gladiatormajstro — sed se vi donos al mi tiun ĉi monsakon, kiun ĵetis al vi la nobla tribuno, mi portos vin ĝis la pordego.

— Ke vi elartikigu la grandan fingron de la piedo! — respondis la greko — tiom do vi profitis el la instruoj de tiu respektinda maljunulo, kiu prezentis malriĉecon kaj kompatemon, kiel du plej ĉefajn virtojn? Ĉu li ne ordonis klare al vi ami min? Mi vidas, ke neniam mi faros el vi eĉ malplej bonan kristanon, ĉar pli facile estus al la suno penetri tra la muroj de la mamertina malliberejo, ol al la vero tra via hipopotama kranio.

Kaj Croto, kiu posedis bestan forton, sed aliflanke posedis neniajn homajn sentojn, diris:

— Ne timu! mi ne iĝos kristano! mi ne volas perdi mian panpecon!

— Jes, sed se vi havus eĉ nur elementajn sciojn pri la filozofio, vi scius, ke oro estas vantaĵo.

— Alpaŝu min kun la filozofio, tiam mi donos al vi nur unu kapobaton sur la ventron, kaj ni vidos, kiu venkos.