— La samon povus diri bovo al Aristotelo — respondis Chilo.
Tagiĝo grizigis la mondon. Brilo pale kolorigis la suprojn de muroj. Apudvojaj arboj, konstruaĵoj kaj tie kaj ie disĵetitaj tomboŝtonoj komencis elprofundiĝadi el la krepusko. La vojo ne estis jam tute senhoma. Legomvendistoj rapidis al la baldaŭ malfermotaj pordegoj, kondukante azenojn kaj mulojn, ŝarĝitajn per legomoj; ialoke knaris veturiloj, sur kiuj oni portis ĉasaĵojn. Sur la vojo kaj ambaŭflanke de ĝi kuŝis ĉe la tero mem facila nebulo, anoncanta belveteron. Homoj, vidataj de iom pli granda distanco, aspektis en tiu nebulo, kiel spiritoj. Vinicius fikse rigardis la gracian figuron de Ligia, kiu, laŭgrade kiel la matenlumo kreskis, iĝadis ĉiam pli arĝenta.
— Sinjoro — diris Chilo — mi ofendus vin, se mi antaŭvidus, ke via malavareco iam elĉerpiĝos, sed nun, kiam vi pagis al mi, vi ne povas suspekti, ke mi parolas nur por mia profito. Mi do konsilas al vi ankoraŭ foje, ke vi, eksciinte, en kiu domo loĝas la dia Ligia, revenu hejmen por preni viajn sklavojn kaj portilon kaj ne aŭskultu tiun ĉi elefanta rostron, Croton, kiu nur tial entreprenas forkapti sola la fraŭlinon, por elpremi vian monujon, kiel kazean sakon.
— Mi promesas al vi pugnobaton inter la skapolojn, tio signifas, ke vi pereos — ekparolis Croto.
— Mi promesas al vi kruĉon da kefalona vino, tio signifas, ke mi estos sana — respondis la greko.
Vinicius nenion respondis, ĉar ili proksimiĝis al la pordego, ĉe kiu stranga bildo frapis iliajn okulojn. Nome du soldatoj surgenuiĝis, kiam la apostolo estis pasanta, kaj li tenis dum momento la manojn sur iliaj feraj kaskoj, poste faris super ili la signon de kruco. Al la juna patricio neniam venis ĝis nun la ideo, ke jam eĉ inter la soldatoj povas esti kristanoj, kaj kun mirego li pensis, ke kiel en brulanta urbo flamoj ekkaptas ĉiam novajn domojn, tiel tiu instruo tagon post tago ekkaptas evidente novajn animojn kaj disvastiĝas ekster la homa kompreno. Tio ĉi frapis lin ankaŭ pro Ligia, ĉar li konvinkiĝis, ke se ŝi volus forkuri el la urbo, troviĝus gardistoj, kiuj mem sekrete faciligus al ŝi la eliron. Li diris ĉi-momente dankojn al ĉiuj dioj, ke tiel ne okazis.
Pasinte la malplenajn lokojn, trovantajn sin post la muro, la kristanaj aretoj komencis disiĝadi. Ili devis nun sekvi Ligian de pli malproksime kaj pli singarde, por ne turni al si atenton. Chilo komencis ankaŭ plendi pro vundoj kaj ŝirdoloro en la