piedoj kaj restis ĉiam pli malantaŭe, kion Vinicius ne kontraŭstaris, opiniante, ke nun la timema kaj malforta greko ne estos plu bezona al li. Li eĉ permesus al li foriĝi, kien li volus, tamen la noblan saĝulon detenis prudento, sed puŝis evidente scivolo, ĉar li sekvis ilin senĉese kaj iafoje eĉ proksimiĝadis, ripetante siajn antaŭajn konsilojn kaj esprimante supozon, ke la maljunulo, akompananta la apostolon, se lia kresko ne estus tro malalta, povus esti Glaucus.
Ili tamen iris ankoraŭ sufiĉe longe ĝis Transtibro, kaj la suno jam preskaŭ supreniris, kiam la areto, en kiu estis Ligia, disiĝis. La apostolo, la maljuna virino kaj la knabo direktis sin laŭlongen de la rivero, dum la malpli altkreska maljunulo, Ursus kaj Ligia enŝovis sin en malgrandan vicus kaj, irinte ankoraŭ ĉirkaŭ cent paŝojn, eniris la vestiblon de domo, en kiu estis du vendejoj, unu kun olivoleo, la alia de birdisto.
Chilo, kiu iris eble kvindek paŝojn post Vinicius kaj Croto, tuj haltis, kvazaŭ fiksita en la teron kaj, preminte sin al la muro, komencis sible voki, ke ili revenu al li.
Kaj ili faris tion, ĉar oni devis interkonsiliĝi.
— Iru — diris al li Vinicius — kaj vidu, ĉu tiu ĉi domo ne havas de malantaŭe elirejon al alia strato.
Chilo, kvankam li plendis antaŭ momento pro vundoj en la piedoj, ekkuris tiel vigle, kvazaŭ li havus ĉe la maleoloj la flugiletojn de Merkuro.
— Ne — li diris — tiu ĉi elirejo estas la sola.
Poste li kunmetis la manojn:
— Je Jovo, Apolono, Vesto, Cibelo, Izido kaj Oziriso, je Mitro, Baalo kaj ĉiuj dioj de Oriento kaj Okcidento, mi petegas vin, sinjoro, lasu tiun ĉi planon .... Aŭskultu min....
Sed subite li interrompis, ĉar li rimarkis, ke la vizaĝo de Vinicius paliĝis de emocio kaj liaj okuloj fajris, kiel pupiloj de lupo. Sufiĉis lin rigardi, por kompreni, ke nenio en la mondo detenos lin de la entrepreno. Croto komencis plenblovi sian herkulan bruston per spiro kaj balanci ambaŭflanken sian nedisvolvitan kranion, kiel faras ursoj en kaĝo. Cetere sur lia vizaĝo ne vidiĝis eĉ plej eta maltrankvilo.
— Mi eniros la unua! — li diris.
— Vi sekvos min! — diris Vinicius per ordona voĉo.
Kaj post momento ili ambaŭ malaperis en la malluma vestiblo.
Chilo ekkuris al la angulo de plej proksima strateto kaj komencis, rigardante el post la angulmuro, atendi, kio okazos.