Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/181

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
ĈAPITRO XXII

Vinicius nur en la korto ekkomprenis la tutan malfacilecon de la entrepreno. La domo estis granda, kelketaĝa, unu el tiuj domoj, da kiaj oni konstruis milojn en la tuta Romo, por havigi al si profiton el luigado de loĝejoj, kaj ordinare oni konstruis ilin tiel rapide kaj tiel malzorge, ke ne estis preskaŭ jaro, en kiu kelkaj el ili ne falis sur la kapojn de la loĝantoj. Tio estis veraj abelujoj, tro altaj kaj tro mallarĝaj, plenaj de ĉeloj kaj kameretoj, en kiuj nestis loĝantaro malriĉa, kaj samtempe tre multnombra. En la urbo, en kiu multaj stratoj ne havis nomojn, tiuj domoj ne havis numerojn; la posedantoj komisiis kolektadon de la luopago al siaj sklavoj, tiuj tamen, ne devigataj de la urbaj aŭtoritatuloj prezenti la nomojn de la loĝantoj, multfoje mem ilin ne konis. Informiĝi pri iu en tia domo estis treege malfacile, precipe, se ĉe la pordego ne oficis pordisto.

Tra longa vestiblo, simila al koridoro, Vinicius kaj Croto eliris sur malvastan, kvarflanke mur-baritan korton, prezentantan ion en la speco de komuna por la tuta domo atrium, kun fontano en la mezo, kies akvo ŝprucfalis en ŝtonan pladegon, enmasonitan en la teron. Ĉe ĉiuj muroj levis sin internaj ŝtuparoj, parte ŝtonaj, parte lignaj, kondukantaj al galerioj, el kiuj oni eniris en loĝejojn. Malsupre ankaŭ estis loĝejoj, kelkaj provizitaj per lignaj pordoj, aliaj apartigitaj de la korto nur per lanaj, plejparte ĉifonigitaj kaj truitaj, aŭ flikitaj kurtenoj.

La horo estis frua kaj sur la korto ne vidiĝis eĉ unu vivanto. Videble en la tuta domo ĉiuj dormis ankoraŭ, krom tiuj, kiuj revenis el Ostriano.

— Kion ni faros, sinjoro? — demandis Croto, haltante.

— Ni atendu ĉi tie; eble iu aperos — respondis Vinicius. — Oni ne devas vidi nin en la korto.

Sed samtempe li pensis, ke la konsilo de Chilo estis praktika. Se li havus kelkdek sklavojn, li povus sieĝi la pordegon, kiu ŝajnis esti la sola elirejo, kaj traserĉi ĉiujn loĝejojn, dume nun ili devis tuj trafi la loĝejon de Ligia, ĉar alie kristanoj,

177