kiuj certe estis kelknombraj en tiu ĉi domo, povus ŝin averti, ke oni ŝin serĉas. Pro tio ĉi estis ankaŭ danĝere demandi fremdajn homojn. Vinicius pripensis dum momento, ĉu li ne revenu por preni siajn sklavojn, kiam subite el post unu el la kurtenoj, apartigantaj pli malproksimajn loĝejojn, eliris homo kun kribrilo en la mano kaj alpaŝis la fontanon.
La juna viro unuarigarde ekkonis Ursuson.
— Tio estas la ligo! — flustris Vinicius.
— Ĉu mi tuj rompu liajn ostojn?
— Atendu.
Ursus ne rimarkis ilin, ĉar ili staris en la ombro de la vestiblo, kaj li komencis trankvile lavi en la akvo legomojn, plenigantajn la kribrilon. Videble estis, ke post la tuta nokto, pasigita en la tombejo, li intencis prepari por ili matenmanĝon. Post momento, fininte sian laboron, li prenis la malsekan kribrilon kaj malaperis kun ĝi post la kurteno. Croto kaj Vinicius ekiris post li, kredante, ke ili trafos rekte en la loĝejon de Ligia.
Ilia miro estis do senmezura, kiam ili ekvidis, ke la kurteno apartigis de la korto ne loĝejon, sed alian malluman koridoron, en kies fino oni vidis ĝardeneton, konsistantan el kelkaj cipresoj, kelkaj mirtaj arbustoj, kaj malgrandan dometon, kroĉitan al senporda posta muro de alia konstruaĵo.
Ili ambaŭ tuj ekkomprenis, ke tio ĉi estis por ili favora cirkonstanco. En la korto povus okazi tumulto de ĉiuj loĝantoj, dum la flanka lokiteco de la dometo igis la entreprenon pli facila. Rapide ili finos la aferon kun defendantoj, aŭ pli ĝuste kun Ursus, post kio same rapide ili atingos kun la forkaptita Ligia la straton, kaj tie ili jam scios sin helpi. Verŝajne neniu ilin haltigos, kaj se oni ilin haltigos, ili diros, ke la afero koncernas forkurintan garantiulinon de la Cezaro, aŭ en eventuala okazo Vinicius konigos sin al vigiloj kaj alvokos ilian helpon.
Ursus estis jam preskaŭ eniranta la dometon, kiam rebruo de la paŝoj turnis lian atenton, li do haltis kaj, ekvidinte du homojn, metis la kribrilon sur balustradon kaj reiris al ili.
— Kion vi serĉas ĉi tie? — li demandis.
— Vin! — respondis Vinicius.
Poste, turninte sin al Croto, li ekkriis per rapida, mallaŭta voĉo:
— Mortigu!
Croto eksaltis, kiel tigro, kaj en unu momento, antaŭ ol la