ligo povis ekkonscii aŭ rekoni la malamikojn, li kaptis lin en siajn ŝtalajn brakojn. Sed Vinicius estis tro certa pri lia superhoma forto, por atendi la finon de la batalo, do, pasinte preter ili, li ekkuris al la pordo de la dometo, puŝis ĝin kaj troviĝis en iom malfuma ĉambro, heligita tamen de fajro, brulanta en kameno. La brilo de tiu flamo falis rekte sur la vizaĝon de Ligia. Alia persono, sidanta ĉe la fajro, estis la maljunulo, kiu akompanis la knabinon kaj Ursuson envoje el Ostriano.
Vinicius enkuris tiel subite, ke antaŭ ol Ligia povis lin rekoni, li ekkaptis ŝin je la talio kaj, levinte supren, resaltis al la pordo. La maljunulo, vere, sukcesis bari ĝin per si mem, sed Vinicius, alpreminte la knabinon per unu brako al la brusto, forpuŝis lin per la alia. La kapuĉo falis de lia kapo kaj tiam, je la vido de tiu konata al ŝi kaj ĉi-momente terura vizaĝo, la sango de Ligia koagulis pro teruro kaj la voĉo morthaltis en ŝia gorĝo. Ŝi volis voki helpon, sed ne povis. Same vane ŝi penis ekkapti la pordokadron, por kontraŭstari. Ŝiaj fingroj deglitis de la ŝtono kaj ŝi perdus la konscion, se ne frapus ŝiajn okulojn terura bildo, kiam Vinicius elkuris kun ŝi en la ĝardenon.
Ursus tenis en la brakoj iun homon, tute fleksitan malantaŭen, kun kapo klinita flanken kaj kun sangoplena buŝo. Ekvidinte ilin, li frapis ankoraŭ foje per la pugno tiun kapon kaj en unu sekundo eksaltis, kiel furioza besto, al Vinicius.
— Morto! — ekpensis la juna patricio.
Kaj post tio li ekaŭdis, kvazaŭ en sonĝo, ekkrion de Ligia: „ne mortigu!”, poste li eksentis, ke io, kvazaŭ tondrobato, malvolvis liajn brakojn, per kiuj li ŝin ĉirkaŭtenis, fine la tero turniĝis kune kun li kaj la lumo de l’ tago estingiĝis antaŭ liaj okuloj.
Chilo tamen, kaŝita post la strata angulmuro, atendis, kio okazos, ĉar la scivolo batalis en li kontraŭ la timo. Li pensis ankaŭ, ke se ili sukcesos forkapti Ligian, tiam bone estos por li esti apud Vinicius. Urbanon li ne timis plu, ĉar li ankaŭ estis certa, ke Croto lin mortigos. Aliflanke li kalkulis, ke en la okazo, se en la senhomaj ĝis nun stratoj iĝus ia tumulto, se kristanoj aŭ iuj ajn homoj volus kontraŭstari al Vinicius, tiam li alparolos ilin kiel reprezentanto de la regna aŭtoritato, kaj en eventuala okazo alvokos vigilojn helpe al la juna patricio kontraŭ la strata kanajlaro, kaj tiamaniere sekurigos al si novajn