Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/184

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

favorojn. En la animo li ĉiam opiniis, ke la ago de Vinicius estas malprudenta, konsiderante tamen la teruran forton de Croto, li supozis, ke ĝi povos sukcesi. „Se ilia situacio estus malbona, la tribuno mem portos la knabinon, kaj Croto trabatos por li la vojon.” Tamen la tempo ŝajnis al li longa; maltrankviligis lin silento en la vestiblo, kiun li rigardis de malproksime.

— Se ili ne trafos en ŝian kaŝejon kaj faros bruon, ili foralarmos ŝin.

Kaj la penso pri tio ne estis al li cetere malagrabla, ĉar li komprenis, ke en tia okazo Vinicius denove lin bezonos kaj denove li sukcesos elpremi el lia sako konsiderindan nombron da sestercoj.

— Kion ajn ili faros — li parolis al si mem — por mi ili ĝin faros, kvankam neniu el ili tion divenas. Dioj, dioj, lasu min nur....

Kaj subite li interrompis, ĉar ŝajnis al li, ke io elŝovis sin el la vestiblo, do, preminte sin al la muro, li komencis rigardi, retenante la spiron en la brusto.

Kaj li ne eraris, ĉar el la vestiblo duone elŝoviĝis iu kapo kaj komencis rigardi ĉirkaŭen.

Post momento ĝi tamen malaperis.

— Tio estas Vinicius aŭ Croto — ekpensis Chilo — sed, se ili kaptis la knabinon, kial ŝi ne krias kaj kial ili rigardas en la straton? Homojn ili ja ĉiuokaze devas renkonti, ĉar antaŭ ol ili venos ĝis Carinae, la stratoj iĝos movoplenaj. Kio ĝi estas!? je ĉiuj senmortaj dioj!....

Kaj subite ĉiuj restintaj haroj hirtiĝis sur lia kapo.

En la pordo montriĝis Ursus kun pendanta trans lia ŝultro korpo de Croto kaj, rigardinte ĉirkaŭen ankoraŭ foje, li komencis kuri kun ĝi tra la malplena strato al la rivero.

Chilo iĝis ĉe la muro tiel plata, kiel peco da stukaĵo.

— Mi pereos, se li min ekvidos! — li ekpensis.

Sed Ursus kuris rapide preter la angulmuro kaj malaperis post la sekvanta domo. Chilo, ne atendante plu, komencis kuri laŭlonge de diagonala strateto, tintante per da dentoj pro teruro kaj kun rapideco, kiu povus mirigi eĉ en junulo.

— Se li, revenante, ekvidos min de malproksime, li atingos min kaj mortigos — li parolis al si. — Savu min, Zeŭso, savu Apolono, savu Hermeso, savu Dio de la kristanoj! Mi forlasos Romon, revenos en Mezembrion, sed savu min el la manoj de tiu demono!

180