Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/185

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Kaj tiu ligo, kiu mortigis Croton, ĉi-momente ŝajnis al li efektive iu superhoma estaĵo. Kurante, li pensis, ke tio eble estas iu dio, kiu prenis sur sin la formon de barbaro. En tiu ĉi momento li kredis je ĉiuj dioj de la mondo, kiujn li mokis alitempe. Lian kapon trakuris ankaŭ la penso, ke Croton mortigis eble la Dio de la kristanoj, kaj denove la haroj hirtiĝis sur lia kapo, ke li ekmalpacis kun tia potenco.

Nur trakurinte kelkajn stratetojn kaj ekvidinte iujn laboristojn, irantajn renkonte de malproksime, li iom trankviliĝis. En lia brusto mankis jam spiro, li do sidiĝis sur sojlo de domo kaj per la rando de la mantelo komencis viŝi la ŝvitkovritan frunton.

— Mi estas maljuna kaj bezonas trankvilon — li diris. La homoj, irantaj renkonten, direktis sin en iun flankan strateton kaj denove ĉirkaŭis lin soleco. La urbo dormis ankoraŭ. Matene la stratmovado komencadis sin pli frue en la pli riĉaj kvartaloj, kie sklavoj de riĉaj domoj estis devigataj leviĝi antaŭ la plentago, kaj en tiuj, kiujn okupis loĝantaro libera, nutrata je la regna kosto, sekve senfarema, oni vekiĝadis, precipe vintre, sufiĉe malfrue. Chilo, sidinte dum ia tempo sur la sojlo, eksentis penetran malvarmon, li do leviĝis kaj, certiĝinte, ke li ne perdis la sakon, ricevitan de Vinicius, direktis sin per paŝoj jam malpli rapidaj al la rivero.

— Eble mi vidos ie la korpon de Croto — li parolis al si. — — Dioj! Tiu ligo, se li estas homo, povus en la daŭro de unu jaro gajni milionojn da sestercoj, ĉar se Croton li sufokis, kiel hundidon, kiu rezistos al li? Por ĉiu ludo sur areno oni donus al li tiom da oro, kiom li mem pezas. Li gardas tiun knabinon pli bone, ol Cerbero la inferon. Sed englutu do lin tiu infero. Mi ne volas havi ion kun li. Li estas tro malmol-osta. Kion mi tamen faru? Okazis terura afero. Se al tia Croto li rompis la ostojn, certe ankaŭ la animo de Vinicius plorplendas super tiu malbenita domo, atendante enterigon. Je Kastoro! Tio ja estis patricio, amiko de la Cezaro, sinjoro konata en la tuta Romo kaj armea tribuno. Lia morto ne estos al ili lasita senpune.... Kaj se mi ekzemple irus en la tendaron de la pretorianoj, aŭ al la vigiloj?....

Ĉe tio ĉi li eksilentis kaj komencis mediti, sed post momento diris:

— Ve al mi! Kiu enkondukis lin en tiun domon, ĉu ne mi?.. Liaj liberigitoj kaj sklavoj scias, ke mi venadis al li, kelkaj eĉ scias, por kiu celo. Kio estos, se oni min kulpigos, ke mi in-

181