tence montris al li la domon, en kiu trafis lin morto? Se eĉ poste montrigus en juĝejo, ke mi ĝin ne volis, oni diros ĉiuokaze, ke mi estas la kaŭzo de tio.... Kaj li ja estis patricio, do neniel mi restos senpune. Sed se mi kaŝe forlasus Romon kaj translokiĝus ien malproksimen, mi nur igus la suspekton pli granda.
Kaj tiel kaj alie estis malbone. Li nur penis elekti la malpli grandan malbonon. Romo estis grandega urbo, tamen Chilo eksentis, ke ĝi povas esti tro malvasta por li. Ĉar ĉiu alia povus simple iri al la prefekto de la vigiloj, rakonti, kio okazis, kaj se eĉ falus sur lin ia suspekto, trankvile atendi la esploradon. Sed la tuta pasinteco de Chilo estis tiaspeca, ke ĉiu pli proksima konatiĝo, ĉu al la prefekto de la urbo, aŭ al la prefekto de la vigiloj, povus kaŭzi al li tre gravajn embarasojn kaj kune doni bazon al ĉiaj suspektoj, kiuj povus veni en la kapojn de la oficistoj.
Aliflanke, forkuri, signifus konfirmi Petroniuson en la konvinko, ke Vinicius estis perfidita kaj murdita sekve de komploto. Petronius estis homo potenca, kiu povis havi al sia dispono la policon en la tuta regno kaj kiu sendube klopodus elserĉi la kulpulojn, eĉ en la ekstremoj de la mondo. Tamen al Chilo venis la ideo, ĉu ne estus plej bone turni sin al li kaj rakonti, kio okazis. Jes! Tio ĉi estis la plej bona maniero. Petronius estis homo trankvila kaj Chilo povis esti certa almenaŭ pri tio, ke li aŭskultos lin ĝis la fino. Petronius, kiu konis la aferon de la komenco, pli facile ekkredus ankaŭ la senkulpecon de Chilo, ol la prefektoj.
Tamen por iri al li, oni devis scii certe, kio okazis kun Vinicius, kaj Chilo tion ĉi ne sciis. Li vidis vere la ligon, ŝtelirantan al la rivero kun la korpo de Croto, sed nenion pli. Vinicius povis esti mortigita, sed povis ankaŭ esti vundita aŭ kaptita. Nur nun venis al Chilo la ideo, ke la kristanoj certe ne kuraĝus mortigi homon tiel potencan, aŭgustanon kaj altan armean oficiston, ĉar tia ago povus sekvigi kontraŭ ili ĝeneralan persekutadon. Pli verŝajne estis, ke ili retenis lin perforte, por doni al Ligia tempon refoje kaŝi sin en alia loko.
Tiu ĉi penso inspiris al Chilo kuraĝon.
— Se tiu liga drako ne disŝiris lin en la unua impeto, li estas viva, kaj se li estas viva, li mem atestos, ke mi lin ne perfidis, kaj tiam ne nur nenio min minacos, sed (ho Hermeso, kalkulu denove je la du bovidinoj!) malfermos sin antaŭ mi nova kampo .... Mi povas sciigi al unu el liaj liberigitoj, kie