li devas serĉi la sinjoron, kaj ĉu li turnos sin al la prefekto, aŭ ne, tio estas lia afero, ke nur mi min ne turnu al li .... Mi povas ankaŭ iri al Petronius kaj kalkuli je rekompenco.... Mi serĉis Ligian, nun mi serĉos Viniciuson, kaj poste denove Ligian.... Antaŭe mi devas tamen ekscii, ĉu li vivas, aŭ pereis.
Ĉe tio li ekpensis, ke li povus nokte iri al la bakisto Demas kaj demandi pri Ursus. Sed li tuj forlasis tiun ĉi ideon. Li preferis ne havi aferon kun Ursus. Li povis prave supozi, ke se Ursus ne mortigis Glaucuson, li estis videble avertita de iu el la kristanaj ĉefuloj, al kiu li malkaŝis sian intencon, ke tio estas afero nepura kaj ke volis lin instigi al ĝi iu perfidulo. Cetere je sola rememoro pri Ursus Chilon trakuris tutkorpa tremo. Li decidis, anstataŭe, ke vespere li sendos Euriciuson en la domon, kie okazis la akcidento, por ricevi informojn. Dume li bezonis iom nutri sin, ripozi kaj bani sin. La sendorma nokto, la vojo al Ostriano kaj la forkuro el Transtibro efektive lacigis lin ekstermezure.
Unu afero konstante lin konsolis: nome tio, ke li havis ĉe si du sakojn; tiun, kiun Vinicius donis al li hejme, kaj tiun, kiun li ĵetis al li revoje el la tombejo. Pro tiu ĉi feliĉa cirkonstanco, same kiel pro la grandaj emocioj, kiujn li travivis, li decidis matenmanĝi pli abunde kaj trinki iom da vino pli bona, ol ordinare.
Kaj, kiam venis la horo de malfermo de vinejoj, li faris tion en tia grado, ke li forgesis pri bano. Li sentis sin antaŭ ĉio dormema kaj la dormemo tiom senfortigis lin, ke li revenis per tute ŝanceliĝemaj paŝoj en sian loĝejon en Suburra, kie atendis lin sklavino, aĉetita por la mono de Vinicius.
Tie, enirinte en sian cubiculum, malluman, kiel vulpa kavo, li ĵetis sin sur la liton kaj endormiĝis en unu momento.
Li vekiĝis nur vespere, aŭ pli ĝuste vekis lin la sklavino, vokante, ke li vekiĝu, ĉar iu serĉas lin kaj volas lin vidi en urĝa afero.
La gardema Chilo rekonsciiĝis en unu momento, surtiris provizore mantelon kun kapuĉo kaj, ordoninte al la sklavino flankeniĝi, rigardis antaŭe singarde tra la pordo.
Kaj li rigidiĝis! Ĉar tra la pordo de la cubiculum li ekvidis la grandegan figuron de Ursus.
Je tiu ĉi vido li eksentis, ke liaj piedoj kaj kapo iĝas malvarmaj, kiel glacio, la koro ĉesas bati, la sakron kvazaŭ tiklas aroj da formikoj.... Dum ia tempo li ne povis ekparoli, poste