Vinicius vekiĝis pro akra doloro. En la unua momento li
ne povis kompreni, kie li estas kaj kio okazas kun li. En la kapo
li sentis bruon kaj liaj okuloj estis kvazaŭ kovritaj de nebulo.
Iom post iom li akiradis tamen la konscion kaj fine ekvidis
tra tiu nebulo tri klinitajn super li homojn. Du el ili li rekonis:
unu estis Ursus, la alia — la maljunulo, kiun li faligis, forportante
Ligian. La tria, fremda, tenis lian maldekstran brakon
kaj, tuŝante ĝin laŭlonge de la kubuto ĝis la ŝultro kaj ŝlosilosto,
estis ĝuste kaŭzanta al li doloron tiel teruran, ke Vinicius,
kredante, ke ĝi estas ia speco de plenumata kontraŭ li venĝo,
diris tra kunpremitaj dentoj:
— Mortigu min.
Sed ili ne ŝajnis atenti liajn vortojn, kvazaŭ ili ne aŭdus aŭ konsiderus ilin ordinara ĝemo de suferanto. Ursus, kun sia zorgoplena kaj kune timiga vizaĝo de barbaro tenis en la mano tufon da blankaj tolpecoj, ŝiritaj en longajn striojn, kaj la maljunulo parolis al la homo, kiu premis la brakon de Vinicius:
— Glaucus, ĉu vi estas certa, ke tiu ĉi vundo en la kapo ne minacas la vivon?
— Jes, nobla Crispus — respondis Glaucus. — Servante kiel sklavo en ŝiparo, kaj poste loĝante en Neapolo, mi kuracis multajn vundojn, kaj per la gajnoj, kiujn donis al mi tiu okupo, mi elaĉetis fine min mem kaj mian familion .... La vundo en la kapo estas negrava. Kiam tiu ĉi homo (li montris per la kapo Ursuson) rekaptis de la junulo la knabinon kaj puŝis lin sur la muron, tiu videble, falante, ŝirmis sin per la brako, kiun li elartikigis kaj rompis, sed per tio savis la kapon — kaj la vivon.
— Vi jam flegis plurajn el la fratoj — respondis Crispus — kaj vi famas, kiel lerta kuracisto .... Jen kial mi venigis vin pere de Ursus.
— Kiu envoje konfesis al mi, ke ankoraŭ hieraŭ li estis preta min mortigi.
— Sed antaŭ ol al vi, li konfesis sian intencon al mi — kaj mi, konante vian amon al Kristo, klarigis al li, ke ne vi