estas perfidulo, sed tiu nekonato, kiu volis instigi lin al la mortigo.
— Tio estis malbona spirito, sed mi kredis lin anĝelo — respondis Ursus kun ĝemo.
— Vi rakontos al mi tion alifoje — diris Glaucus — sed nun ni devas pensi pri la vundito.
Kaj dirinte ĉi tion, li komencis reenartikigi la brakon de Vinicius, kiu, malgraŭ ke Crispus surŝprucadis lian vizaĝon per akvo, senĉese svenadis pro doloro. Tio estis por li cetere feliĉa cirkonstanco, ĉar li ne sentis reenartikigon de la piedo nek bandaĝadon de la rompita brako, kiun Glaucus enigis en du konkavajn tabuletojn kaj poste ĉirkaŭligis rapide kaj forte, por ĝin senmovigi.
Sed post la finita operacio li denove konsciiĝis — kaj ekvidis super si Ligian. Ŝi staris tuj apud lia lito, tenante antaŭ si malgrandan kupran sitelon kun akvo, en kiu Glaucus de tempo al tempo trempis spongon kaj malseketigis lian kapon.
Vinicius rigardis kaj ne kredis al la propraj okuloj. Ŝajnis al li, ke sonĝo aŭ febro aperigas antaŭ li la karan vizion — kaj nur post longa momento li kapablis elflustri:
— Ligia....
Je lia voĉo la siteleto ektremis en ŝiaj manoj, sed ŝi turnis al li siajn okulojn, plenajn de malĝojo.
— Paco estu kun vi — ŝi respondis mallaŭte.
Ŝi staris kun etenditaj manoj, kun vizaĝo plena de kompato kaj bedaŭro.
Kaj li rigardis ŝin, kvazaŭ volante tiel plenigi per ŝi la pupilojn, ke ŝia bildo restu sub liaj palpebroj, kiam li fermos ilin. Li rigardis ŝian vizaĝon, pli palan kaj pli malgrasan, ol antaŭe, la buklojn de ŝiaj malhelaj haroj, la malriĉan laboristan veston; li rigardis tiel obstine, ke sub la influo de liaj okuloj ŝia neĝblanka frunto komencis iĝi roza — kaj unue li ekpensis, ke li ĉiam ŝin amas, due, ke la kaŭzo de tiu ŝia paleco, de ŝia malriĉeco estas li mem, ke li ja elpelis ŝin el la domo, kie ŝi estis amata kaj ĉirkaŭata per bonstato kaj komforto, enpuŝis ŝin en ĉi tiun malriĉan ĉambreton kaj vestis per tiu ĉi mizera vesto el malhela lano.
Kaj ĉar li dezirus vesti ŝin per plej multekostaj orteksaĵoj, per ĉiuj juveloj de la mondo, tial ekkaptis lin mirego, teruro, kompato — kaj bedaŭro tiel granda, ke li falus al ŝiaj piedoj, se li povus moviĝi.