— Ligia — li diris — vi ne permesis min mortigi.
Kaj ŝi respondis per dolĉa tono:
— Dio redonu al vi la sanon.
Por Vinicius, kiu sentis respondecon same por la malbonagoj, kiujn li faris al ŝi, kiel por tiu, kiun li ĵus volis al ŝi fari, en la vortoj de Ligia estis vera balzamo. Li forgesis ĉimomente ke per ŝia buso povas paroli la kristana instruo, kaj sentis nur, ke parolas la amegata virino kaj ke en ŝia respondo estas ia persona koreco, boneco simple superhoma, kiu skuas ĝisfunde lian animon. Kiel antaŭe pro doloro, tiel nun li senfortiĝis pro kortuŝo. Ekregis lin ia sveneco kune grandega kaj dolĉa. Li havis tian impreson, kvazaŭ li estus falanta ien en abismon, sed trovis ĉe tio, ke li sentas sin bone — kaj ke li estas feliĉa. Li pensis ankaŭ en la momento de la sveneco, ke apud li staras diino.
Dume Glaucus finis lavi la vundon en lia kapo kaj metis al ĝi sanigan ŝmiraĵon. Ursus prenis la siteleton el la manoj de Ligia, kaj ŝi, preninte de tablo pretigitan vazon kun akvo, miksita kun vino, metis ĝin al la buŝo de la vundito. Vinicius eltrinkis avide, post kio li eksentis grandegan malpliiĝon de la sufero. Kiam la bandaĝado estis finita, la doloro preskaŭ ĉesis. La vundoj kaj kontuzoj komencis rigidiĝi. Li rekonsciiĝis preskaŭ komplete.
— Donu al mi trinki pli — li diris.
Ligia iris kun la malplena vazo en alian ĉambron, dume Crispus, post malmultaj vortoj, interŝanĝitaj kun Glaucus, proksimiĝis al la lito kaj diris:
— Vinicius, Dio ne lasis vin plenumi malbonagon, sed konservis al vi la vivon, por ke vi rigardu en vian animon. Tiu, antaŭ kiu homo estas nur polvo, transdonis vin sendefendan en niajn manojn. Sed Kristo, je kiu ni kredas, ordonis al ni ami eĉ niajn malamikojn. Ni do prizorgis viajn vundojn kaj, kiel diris Ligia, ni preĝos, ke Dio redonu al vi la sanon, sed flegi vin plu ni ne povas. Restu do en paco kaj pensu, ĉu indus al vi plue persekuti Ligian, kiun vi senigis de la zorgantoj, hejmo — kaj nin, kiuj per bono repagis al vi la malbonon?
— Vi volas min forlasi? — demandis Vinicius.
— Ni volas forlasi ĉi tiun domon, kie nin povas atingi persekutado de la prefekto de la urbo. Via kamarado estas mortigita, kaj vi, kiu estas eminenta inter la viaj, kuŝas ĉi tie vundita. Ne ni estas kulpaj pri tio, sur nin tamen devus fali la venĝo de la leĝo....