Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/192

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

— Ne timu persekutadon — diris Vinicius — mi vin ŝirmos. Crispus ne volis al li respondi, ke ili konsideras ne nur la prefekton kaj la policon, sed ke, ne fidante ankaŭ al li, ili volas sekurigi Ligian kontraŭ lia plua atakado.

— Sinjoro — li diris — via dekstra mano estas sana — jen tabuletoj kaj skribilo: skribu al viaj servistoj, ke hodiaŭ vespere ili venu al vi kun portilo kaj reportu vin en vian hejmon, kie vi havos pli da komforto, ol meze de nia malriĉeco. Ni loĝas ĉi tie ĉe malriĉa vidvino, kiu baldaŭ alvenos kun sia filo — kaj la knabo portos vian leteron, dum ni ĉiuj devas serĉi alian rifuĝejon.

Vinicius paliĝis, ĉar li komprenis, ke oni volas disigi lin de Ligia, kaj ke se li denove ŝin perdos, eble neniam en la vivo lin ŝin revidos.... Li komprenis vere, ke inter li kaj ŝi okazis grandaj aferoj, sekve de kiuj, volante ŝin ekposedi, li devas serĉi iajn novajn vojojn, pri kiuj pensi li ne havis ankoraŭ tempon. Li komprenis ankaŭ, ke kion ajn li dirus al tiuj ĉi homoj, se li eĉ ĵurus al ili, ke li redonos Ligian al Pomponia Graecina, ili rajtas ne kredi al li kaj ne kredos. Li ja povis fari tion jam antaŭe; li ja povis, anstataŭ persekuti Ligian, iri al Pomponia Graecina, ĵuri al ŝi, ke li rezignos la persekutadon, kaj en tiu okazo Pomponia mem elserĉus kaj reprenus hejmen la knabinon. — Ne, li sentis, ke neniuj tiaspecaj promesoj kapablos ilin reteni kaj ke neniu solena ĵuro estos akceptita, tiom pli, ke, ne estante kristano, li povus ja ĵuri al ili nur je la senmortaj dioj, je kiuj li mem ne multe kredis, kaj kiujn ili konsideris malbonaj spiritoj.

Li tamen malespere sopiris pacigi tiel Ligian, kiel tiujn ŝiajn zorgantojn per ia ajn rimedo, sed li bezonis por tio tempon. Li deziris ankaŭ povi almenaŭ dum kelkaj tagoj rigardi ŝin. Kiel al dronanto ĉia rompaĵo de tabulo aŭ remilo ŝajnas savrimedo, tiel ankaŭ al li ŝajnis, ke dum tiuj kelkaj tagoj li kapablos eble diri ion, kio lin proksimigos al ŝi, ke eble li ion elpensos, eble okazos io favora

Do, kolektinte la pensojn, li diris:

— Aŭskultu min, kristanoj. Hieraŭ mi estis kune kun vi en Ostriano kaj aŭskultis vian instruon, sed se mi eĉ ĝin ne konus, viaj agoj konvinkus min, ke vi estas homoj honestaj kaj bonaj. Diru al la vidvino, kiu loĝas en ĉi tiu domo, ke ŝi restu ĉi tie; vi ankaŭ restu kaj lasu min resti. Tiu ĉi homo (li turnis la rigardon al Glaucus), kiu estas kuracisto, aŭ almenaŭ estas kompetenta pri kuracado de vundoj, diru, ĉu

188