oni povas min hodiaŭ transporti. Mi estas malsana kaj havas rompitan brakon, kiu devas almenaŭ kelkajn tagojn resti senmova — kaj tial mi deklaras al vi, ke mi moviĝos el ĉi tie nur se vi elportos m in perforte.
Ĉi-momente li interrompis, ĉar spiro ekmankis en lia frakasita brusto, kaj Crispus diris:
— Neniu uzos perforton kontraŭ vi, sinjoro, ni nur forportos el ĉi tie niajn kapojn.
Je tio ĉi la juna viro, ne kutimanta al kontraŭstaro, sulkigis la brovojn kaj diris:
— Lasu min ekspiri.
Kaj post momento li ekparolis denove:
— Pri Croto, kiun Ursus sufokis, neniu demandos; li estis ironta hodiaŭ en Beneventon, kien invitis lin Vatinius, ĉiuj do pensos, ke li forveturis. Kiam mi eniris kun Croto en tiun ĉi domon, neniu nin vidis, krom unu greko, kiu ĉeestis kun ni en Ostriano. Mi diros al vi, kie li loĝas, venigu lin al mi — kaj mi ordonos al li silenti, ĉar tiu homo estas mia pagato. Hejmen mi skribos leteron, ke mi iris en Beneventon. Se la greko jam estas sciiginta la prefekton, mi deklaros al li, ke mi mem mortigis Croton kaj ke li, Croto, rompis al mi la brakon. Tiel mi faros, je la ombroj de mia patro kaj patrino! — vi do povas resti ĉi tie sendangere, ĉar eĉ unu baro ne falos de viaj kapoj. Venigu al mi rapide la grekon, kiu nomas sin Chilo Chilonides!
— Do Glaucus restos ĉe vi, sinjoro — respondis Crispus — kaj zorgos pri vi kune kun la vidvino.
Vinicius sulkigis la brovojn ankoraŭ pli.
— Atentu, maljuna homo, kion mi diros: — li ekparolis — mi ŝuldas al vi dankemon kaj vi ŝajnas bona kaj honesta homo, sed vi ne diras tion, kion vi havas en la fundo de la animo. Vi timas, ke mi alvokos miajn sklavojn kaj ordonos al ili forpreni Ligian? Ĉu ne tiel estas?
— Tiel estas — respondis Crispus kun certa severeco.
— Konsideru do, ke mi parolos kun Chilo en via ĉeesto kaj ke en via ĉeesto mi skribos leteron hejmen, ke mi forveturis, kaj ke aliajn senditojn, krom vi, mi poste ne trovos.... Konsideru mem ĉi tion kaj ne incitu min plu.
Ĉe tio li ekscitiĝis kaj lia vizaĝo kuntiris sin, post kio li komencis paroli kun emocio:
— Ĉu vi pensis, ke mi malkonfesos, ke mi volas resti tial, por ŝin vidi? .... Eĉ malsaĝulo divenus, se mi malkonfesus.