Sed perforte mi ŝin plu ne atencos.... Kaj al vi mi diros ion alian. Se ŝi ne restos ĉi tie, tiam per tiu ĉi sana mano mi deŝiros la bandaĝojn de la brako, akceptos nek manĝon, nek trinkon — kaj mia morto falu sur vin kaj sur viajn fratojn. Kial vi min flegis, kial vi ne ordonis min mortigi?
Kaj li paliĝis pro kolero kaj senfortiĝo. Sed Ligia, kiu el la apuda ĉambro aŭdis la tutan interparolon kaj kiu estis certa, ke Vinicius plenumos ĉion, kion li minacas, ektimis liajn vortojn. Neniel ŝi volis lian morton. Vundita kaj sendefenda, li vekis en ŝi nur kompaton, ne teruron. De la tempo de sia forkuro, vivante inter homoj, absorbitaj de senĉesa religia ekstazo, pensantaj nur pri oferoj, sindonaj faroj kaj kompato sen limoj, ŝi mem ekstaziĝis per tiu nova inspiro ĝis tia grado, ke ĝi anstataŭis al ŝi la hejmon, familion, la perditan feliĉon, kaj samtempe faris ŝin unu el tiuj kristanaj virgulinoj, kiuj poste aliigis la malnovan animon de la mondo. Vinicius tro multe signifis en ŝia sorto kaj tro multe trudis sin al ŝi, ke ŝi povu lin forgesi. Ŝi pensis pri li dum tutaj tagoj kaj ofte petis Dion pri tia momento, en kiu, sekvante la inspiron de la instruo, ŝi povus pagi al li bonon por la malbono, persekuti per kompato, rompi lin, konkeri lin por Kristo kaj savi. Kaj nun ĝuste ŝajnis al ŝi, ke tia momento venis kaj ke ŝiaj preĝoj estas elaŭskultitaj. Ŝi do proksimiĝis al Crispus kun vizaĝo kvazaŭ inspirita kaj komencis paroli tiel, kvazaŭ iu alia voĉo parolus per ŝia buŝo:
— Crispus, li restu ĉi tie inter ni kaj ni restu kun li, ĝis Kristo lin resanigos.
Kaj la maljuna presbitero, kiu kutimis en ĉio serĉi diajn inspirojn, vidante ŝian ekzaltitecon, tuj ekpensis, ke eble supera forto parolas per ŝi kaj, ektiminte en la koro, klinis sian kapon:
— Estu tiel, kiel vi diras — li respondis.
Je Vinicius, kiu dum la tuta tempo ne forturnis de ŝi la rigardon, tiu senprokrasta obeo de Crispus faris strangan impreson. Ekŝajnis al li, ke Ligia estas inter la kristanoj ia sibilo aŭ pastrino, kiun ĉirkaŭas respekto kaj obeo. Kaj malgraŭvole li ankaŭ subiĝis al tiu respekto. Al la amo, kiun li sentis, miksis sin nun kvazaŭ certa timo, kontraŭ kiu la amo mem prezentis sin kiel io preskaŭ malrespekta. Li ne povis ankaŭ kutimiĝi al la penso, ke ilia rilato estis nun ŝanĝita, ke nun ne ŝi dependas de lia volo, sed li de ŝia, ke jen li kuŝas malsana, venkita, ke li ĉesis esti la ataka, konkera forto kaj