ke li estas kvazaŭ sendefenda infano en ŝia zorgado. Por lia naturo, fiera kaj memvola, simila rilato al ĉiu alia persono estus humiliga — ĉi-foje tamen ne nur li ne sentis humiligon, sed estis al ŝi danka, kiel al sia mastrino. Tio estis en li senekzemplaj sentoj, kiuj tagon antaŭe ne eniĝus en lian kapon kaj kiuj mirigus lin eĉ en tiu ĉi momento, se li kapablus klare konsciigi ilin al si. Sed li ne demandis nun, kial tiel estas, kvazaŭ tio estus tute natura afero, li nur sentis sin feliĉa, ke li restas.
Kaj li volis ŝin danki — kun dankemo kaj kun ia plia sento, tiagrade al li nekonata, ke li eĉ ne sciis ĝin nomi, ĉar ĝi estis simple humileco. Sed la antaŭa ekscito tiel elĉerpis liajn fortojn, ke li ne povis paroli kaj dankis ŝin nur per la okuloj, en kiuj brilis ĝojo, ke li restas kun ŝi kaj ke li povos rigardi ŝin morgaŭ, postmorgaŭ, eble longe. Lian ĝojon konfuzis nur timo, ke li ne perdu tion, kion li ricevis, tiel granda, ke kiam post momento Ligia denove donis al li akvon kaj kiam ekkaptis lin ĉe tio deziro ĉirkaŭpreni ŝian manon — li timis tion fari — li, tiu sama Vinicius, kiu dum la festeno ĉe la Cezaro perforte kisis ŝian buŝon, kaj post ŝia forkuro promesis al si, ke li trenos ŝin je la haroj en sian cubiculum, aŭ ordonos ŝin vipi.