Sed li komencis ankaŭ timi, ke iu malbonvena helpo el ekstere
ne detruu lian ĝojon. Chilo povis sciigi lian malaperon
al la prefekto de la urbo aŭ al liaj liberigitoj hejme — kaj
en tia okazo invado de vigiloj estis versajna. Lian kapon
trakuris vere la penso, ke tiam li povus ordoni kapti Ligian
kaj fermi ŝin en sia domo, sed li sentis, ke tion fari li ne devas
— kaj ne kapablus. Li estis homo memvola, maltima, sufiĉe
malvirtema kaj laŭbezone eĉ senindulga, li estis tamen nek
Tigellinus, nek Nero. La militista vivo lasis en li certan
senton de justeco, honesteco kaj tiom da konscienco, ke li
komprenis, ke tia ago estus io monstre malnobla. Li eble cetere
kapablus plenumi ĝin en atako de furiozo, estante plenforta,
sed en tiu ĉi momento li estis kune kortuŝita kaj malsana,
do li nur deziris, ke neniu ekstaru inter li kaj Ligia.
Kaj li rimarkis kun ioma miro, ke de la momento, kiam Ligia pledis por li, nek ŝi mem, nek Crispus postulas de li iajn garantiojn, tute kvazaŭ ili estus certaj, ke en okazo de bezono defendos ilin iu supernatura forto. Vinicius, en kies kapo — de kiam li aŭdis en Ostriano la instruadon kaj rakonton de la apostolo — la diferenco inter aferoj eblaj kaj neeblaj komencis konfuzi sin kaj malklariĝi, ankaŭ ne tre malkredis la supozon, ke tiel povus esti. Tamen, konsiderante la aferon pli sobre, li mem memorigis al ili, kion li diris pri la greko, kaj denove ekpostulis, ke oni venigu al li Chilon.
Crispus konsentis tion kaj oni decidis sendi Ursuson. Vinicius, kiu en la lastaj tagoj antaŭ Ostriano ofte, kvankam senefike sendadis siajn sklavojn al Chilo, precize indikis al la ligo lian loĝejon, poste, skribinte kelkajn vortojn sur tabuleto, diris, turnante sin al Crispus.
— Mi donas tabuleton, ĉar li estas homo suspektema kaj ruza, kiu ofte, vokita de mi, respondadis al miaj sklavoj, ke li ne estas hejme, kaj tion li faradis ĉiam, se, ne havante por mi bonajn novaĵojn, li timis mian koleron.
— Se mi lin nur trovos, mi venigos lin, ĉu li volos aŭ ne — respondis Ursus.
Poste, surmetinte mantelon, li eliris.