Trovi iun en Romo ne estis facile, eĉ kun plej bonaj indikoj, sed Ursuson helpadis en tiaj okazoj la instinkto de arbarano kaj ankaŭ lia grandega kono de la urbo, tiel, ke post ia tempo li troviĝis en la loĝejo de Chilo.
Li tamen ne rekonis lin. Antaŭe li vidis lin nur unu fojon, kaj eĉ tio okazis nokte. Fine tiu digna kaj certoplena maljunulo, kiu inklinigis lin mortigi Glaucuson, tiel malsimilis al tiu ĉi greko, ĝistere kurbiĝinta pro teruro, ke neniu povus supozi, ke ambaŭ estas unu persono. Chilo mem, rimarkinte, ke Ursus rigardas lin kiel tute fremdan homon, ekregis iom la unuan impreson. Je la vido de la tabuleto kun la skribo de Vinicius li trankviliĝis ankoraŭ pli. Ne minacis lin almenaŭ la suspekto, ke li intence enembuskigis Viniciuson. Li ekpensis ĉe tio, ke la kristanoj ne mortigis Viniciuson videble tial, ke ili ne kuraĝis levi la manon kontraŭ tiel eminentan personon. — Sekve Vinicius ŝirmos min ankaŭ, se bezone — li diris al si interne — ĉar li ja ne alvokas min, por lasi min mortigi.
Inspirite de ioma kuraĝo, li demandis.
— Bona homo, ĉu mia amiko, la nobla Vinicius, ne sendis por mi portilon? — mia piedoj estas ŝvelintaj kaj mi ne povas iri tiel malproksimen.
— Ne — respondis Ursus — ni piediros.
— Kaj se mi rifuzos?
— Ne faru tion, ĉar vi devas iri.
— Kaj mi iros, sed pro la propra inklino. Alie neniu min devigus, ĉar mi estas homo libera kaj amiko de la prefekto de la urbo. Kiel saĝulo, mi posedas ankaŭ rimedojn kontraŭ perforto — kaj mi scias sorĉi homojn en arbojn kaj en bestojn. Sed mi iros — mi iros! Mi nur surmetos pli varman mantelon kaj kapuĉon, por ke ne rekonu min la sklavoj de tiu ĉi kvartalo; alie oni senĉese haltigadus nin por kisi miajn manojn.
Dirinte ĉi tion, li surmetis alian mantelon, kaj sur la kapon mallevis vastan gallan kapuĉon, timante, ke Ursus rememoros liajn trajtojn, kiam ili eliros en pli grandan lumon.
— Kien vi min kondukas? — li demandis envoje Ursuson.
— En Transtibron.
— Mi estas nelonge en Romo kaj neniam mi tie estis, sed ankaŭ tie loĝas certe homoj, kiuj amas virton.
Sed Ursus, kiu estis homo naiva kaj kiu aŭdis Viniciuson, dirantan, ke la greko ĉeestis kun li en la ostriana tombejo kaj poste vidis, kiel li eniris kun Croto la domon, en kiu loĝis Ligia, haltis por momento kaj diris: