— Ne mensogu, maljuna homo, ĉar hodiaŭ vi estis kun Vinicius en Ostriano kaj antaŭ nia pordego.
— Ha — diris Chilo — do via domo staras tie, en Transtibro? Mi estas en Romo de nelonge kaj mi ne scias bone, kiel nomas sin diversaj kvartaloj. Jes, amiko! Mi estis antaŭ via pordego kaj en la nomo de l’ virto mi petegis Viniciuson, ke li ne eniru. Mi estis ankaŭ en Ostriano, kaj ĉu vi scias, kial? Jen de certa tem po mi klopodas por konverti Viniciuson kaj mi volis, ke li aŭskultu la piej aĝan el la apostoloj. La lumo penetru en lian animon, kaj en la vian! Vi ja estas kristano kaj vi ja volas, ke la vero superregu malveron?
— Jes — respondis humile Ursus.
La kuraĝo de Chilo tute reviviĝis.
— Vinicius estas potenca sinjoro — li diris — kaj amiko de la cezaro. Ofte li obeas ankoraŭ inspirojn de malbona spirito, se tamen nur unu haro falus de lia kapo, la cezaro venĝus kontraŭ ĉiuj kristanoj.
— Nin gardas pli granda potenco.
— Prave, prave! sed kion vi intencas fari kun Vinicius? — demandis Chilo kun nova maltrankvilo.
— Mi ne scias. Kristo ordonas pardonemon.
— Tion ĉi vi bonege diris. Memoru ĉiam pri ĉi tio, alie vi estos fritata en la infero, kiel kolbaso sur pato.
Ursus eksopiris, kaj Chilo ekpensis, ke kun tiu ĉi homo, terura en la unua momento de kolero, li povus ĉiam fari, kion li volus.
Volante do scii, kiel la afero okazis ĉe la atako kontraŭ Ligia, li demandis plu per la voĉo de severa juĝisto.
— Kiel vi agis kun Croto? Parolu kaj ne mensogu.
Ursus eksopiris duafoje.
— Vinicius diros tion al vi.
— Ĝi signifas, ke vi batis lin per ponardo aŭ mortigis per bastono?
— Mi estis senarma.
La greko ne povis tamen konstraŭstari admiron pro la superhoma forto de la barbaro.
— Plutono vin .... Tio estas, mi volis diri, Kristo vin pardonu.
Dum ia tempo ili iris en silento, post kio Chilo ekparolis:
— Ne mi vin perfidos, sed gardu vin kontraŭ la vigiloj.
— Mi timas Kriston, ne la vigilojn.
— Prave. Ne ekzistas pli granda kulpo, ol mortigo. Mi