preĝos por vi, sed mi ne scias, ĉu eĉ miaj preĝoj ion helpos — eble nur, se vi ĵuros, ke neniam en la vivo vi iun tuŝos per la fingro.
— Mi ja ne mortigis lin intence — respondis Ursus.
Chilo tamen, kiu deziris sekurigi sin por ĉia eventualo, ne ĉesis plue abomenigi al Ursus mortigon kaj insisti, ke li faru la ĵuron. Li demandis ankaŭ pri Vinicius, sed la ligo respondadis liajn demandojn malvolonte, ripetante, ke el la buŝo de Vinicius mem li aŭdos, kion li devas aŭdi. Tiel interparolante, ili trairis fine la longan vojon, dividantan la loĝejon de Chilo de Transtibro, kaj troviĝis antaŭ la domo. La koro de Chilo denove ekbatis maltrankvile. Pro timo ŝajnis al li, ke Ursus komencas direkti al li iajn avidajn rigardojn. „Malgranda estos mia konsolo — li parolis al si mem — se li min mortigos senintence, kaj mi preferus ĉiuokaze, ke lin trafu paralizo — kaj kunę kun li ĉiujn ligojn, kion faru, Zeŭso, se vi scipovos” . Tiel meditante, li envolvis sin ĉiam pli en sian gallan mantelon, ripetante, ke li timas la malvarmon. Fine, kiam, transirinte la vestiblon kaj la unuan korton, ili troviĝis en la koridoro, kondukanta al la ĝardeno de la dometo, li haltis subite kaj diris:
— Lasu min iom ekspiri, aŭ mi ne povos paroli kun Vinicius kaj helpi lin per edifaj konsiloj.
Dirinte ĉi tion, li haltis — ĉar kvankam li ripetadis al si, ke nenio lin minacas, tamen je la penso, ke li ekstaros inter tiuj misteraj homoj, kiujn li vidis en Ostriano, liaj piedoj iom tremis sub li.
Dume el la dometo atingis liajn orelojn kantado.
— Kio ĝi estas? — li demandis.
— Vi diras, ke vi estas kristano, kaj vi ne scias, ke ni kutimas post ĉiu manĝo glori la Savinton per nia kantado — respondis Ursus. — Miriam kaj ŝia filo jam verŝajne revenis — kaj eble ankaŭ la apostolo estas kun ili, ĉar li vizitadas ĉiutage la vidvinon kaj Crispuson.
— Konduku min rekte al Vinicius.
— Vinicius estas en unu ĉambro kun ĉiuj, ĉar ĝi estas la sola sufiĉe granda, kaj cetere estas nur mallumaj cubicula, kien ni iras nur por dormi. Ni jam eniru — tie vi ripozos. Kaj ili eniris. En la ĉambro estis krepuske, la vespero estis nuba, vintra, kaj la flamo de kelkaj meĉlampoj nesufiĉe dispelis la mallumon. Vinicius pli ĝuste divenis, ol rekonis en la kapuĉkovrita homo Chilon, kaj tiu ĉi, ekvidinte en la angulo