de la ĉambro liton, kaj sur ĝi Viniciuson, ekiris, ne rigardante la aliajn, rekte al li — kvazaŭ konvinkita, ke apud Vinicius li estos plej sekura.
— Ho sinjoro! kial vi ne obeis miajn konsilojn! — li vokis, plektante la manojn.
— Silentu — diris Vinicius — kaj aŭskultu! Poste li komencis penetre rigardi en la okulojn de Chilo kaj paroli malrapide kaj akcente, kvazaŭ li volus, ke ĉiu lia vorto estu komprenita kiel ordono kaj restu eterne en la memoro de Chilo.
— Croto atakis min, por min murdi kaj rabi — vi komprenas! Tiam mi mortigis lin, kaj tiuj ĉi homoj prizorgis la vundojn, kiujn mi ricevis de li, batalante.
Chilo tuj ekkomprenis, ke se Vinicius tiel parolas, li tion faras sendube sekve de ia interkonsento kun la kristanoj, kaj en tiu okazo li volas, ke oni lin kredu. Li ekkonis tion ankaŭ el lia vizaĝo, do en unu momento, montrante nenian dubon, nek miron, li levis la okulojn supren kaj ekkriis:
— Li ja estis konata fripono, sinjoro! Mi ja avertis vin, ke vi ne fidu al li. Ĉiuj miaj instruoj rebatis sin de lia kapo, kiel pizo de muro. En la tuta Hadeso oni ne trovos por li sufiĉajn turmentojn. Ĉar kiu ne povas esti honesta homo, tiu certagrade devas esti fripono, kaj al kiu estas pli malfacile iĝi honesta, ol la fripono? Sed ataki sian bonfaranton kaj tiel grandaniman sinjoron .... Ho dioj!....
Ĉe tio ĉi li tamen rememoris, ke envoje li prezentis sin al Ursus kiel kristano — kaj li eksilentis.
Vinicius diris:
— Se mi ne kunhavus mian sica, li min mortigus.
— Mi benas la momenton, en kiu mi konsilis al vi preni almenaŭ ponardon.
Sed Vinicius direktis al la greko esploran rigardon kaj demandis.
— Kion vi faris hodiaŭ?
— Kiel do? Ĉu mi ne diris al vi, sinjoro, ke mi faris votojn por via sano?
— Kaj nenion pli?
— Kaj mi ĝuste intencis vin viziti, kiam tiu bona homo venis kaj diris al mi, ke vi min vokas.
— Jen estas tabuleto. Iru kun ĝi en mian domon, serĉu mian liberigiton kaj transdonu ĝin al li. Estas sur ĝi skribite, ke mi veturis en Beneventon. — Diru al Demas en via propra