nomo, ke mi faris tion hodiaŭ matene, alvokita per urĝa letero de Petronius.
Kaj li ripetis akcente:
— Mi veturis en Beneventon — vi komprenas!
— Vi veturis, sinjoro! Matene mi ja adiaŭis vin ĉe Porta Capena — kaj de la tempo de via forveturo tia sopiro min regas, ke, se via grandanimeco ne konsolos ĝin, mi mortos pro ploro, kiel la malfeliĉa edzino de Zetoso post la morto de Itilo.
Vinicius, kvankam malsana kaj kutimiĝinta al la fleksemo de la greko, ne povis tamen deteni sin de rideto. Li estis, krome, kontenta, ke Chilo tuj lin komprenis, li do diris:
— Sekve mi alskribos, ke oni sekigu viajn larmojn. Donu al mi lampon.
Chilo, jam tute trankviliĝinta, leviĝis kaj, farinte kelkajn paŝojn al la kameno, deprenis unu el la meĉlampoj, brulantaj sur la kamenmuro. Sed kiam ĉe tiu ĉi ago la kapuĉo deŝoviĝis de lia kapo kaj la lumo falis rekte sur lian vizaĝon, Glaucus saltleviĝis de benko kaj, rapide proksimiĝinte, ekstaris antaŭ li.
— Ĉu vi ne rekonas min, Cephas? — li demandis.
Kaj en lia voĉo estis io tiel terura, ke tremo trakuris ĉiujn ĉeestantojn.
Chilo levis la lampon kaj ellasis ĝin preskaŭ en la sama momento — poste li kurbiĝis ĝis la tero kaj komencis ĝemi:
— Mi ne estas .... mi ne estas .... kompaton!
Glaucus turnis sin al la vespermanĝantoj kaj diris:
— Jen estas la homo, kiu sklavigis kaj pereigis min kaj mian familion !....
Lia historio estis konata al ĉiuj kristanoj kaj al Vinicius, kiu nur tial ne divenis, kiu estas tiu Glaucus, ĉar, senĉese svenante pro doloro dum la prizorgado de la vundoj, li ne aŭdis lian nomon. Sed por Ursus tiu ĉi mallonga momento, ligite kun la vortoj de Glaucus, estis kvazaŭ fulmobrilo en mallumo. Rekoninte Chilon, per unu salto li troviĝis apud la greko, ekkaptis lin je la brakoj kaj, elturninte ilin malantaŭen, ekkriis:
— Jen tiu, kiu instigis min mortigi Glaucuson!
— Kompaton! — ĝemis Chilo — mi redonos al vi .... Sinjoro! — li vokis, turnante la kapon al Vinicius — Savu min! Mi fidis al vi! Ekparolu por mi.... Vian leteron.... mi portos, sinjoro! Sinjoro!
Sed Vinicius, kiu plej indiferente el ĉiuj rigardis tion, kio okazis, unue tial, ke ĉiuj aferoj de la greko estis al li konataj,