Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/202

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj due, ĉar lia koro ne sciis, kio estas kompato, diris:

— Enterigu lin en la ĝardeno: la leteron portos iu alia.

Al Chilo ekŝajnis, ke tiuj ĉi vortoj estas la lasta verdikto. Liaj ostoj komencis kraki en la teruraj manoj de Ursus, la okuloj nebuliĝis pro larmoj de doloro.

— Je via Dio! kompaton! — li vokis — mi estas kristano, kaj se vi ne kredas al mi, baptu min ankoraŭ foje, ankoraŭ du, ankoraŭ dek fojojn! Glaucus! ĝi estas eraro! Lasu min paroli! Igu min sklavo .... Nemortigu min! Kompaton ! .... Kaj lia voĉo, sufokata de la doloro, iĝadis ĉiam pli malforta, kiam subite post la tablo leviĝis la apostolo Petro; dum momento li balancis sian blankan kapon, mallevante ĝin al la brusto, kaj havis la okulojn fermitajn, sed poste malfermis ilin kaj diris meze de silento:

— Jene diris al ni la Savinto: „Se via frato pekus kontraŭ vi, admonu lin; kaj se li pentus, pardonu lin. Kaj se li sepfoje tage pekus kontraŭ vi kaj sepfoje revenus al vi, dirante: mi pentas! pardonu lin!”

Poste iĝis silento ankoraŭ pli granda.

Glaucus staris dum longa tempo kun vizaĝo, kovrita per la manoj, fine li reprenis ilin kaj diris:

— Cephas, Dio al vi pardonu la malbonojn, kiujn vi faris al mi, kiel mi ilin pardonas al vi en la nomo de Kristo.

Kaj Ursus, liberiginte la brakojn de Chilo, tuj aldonis:

— Estu al mi la Savinto tiel kompatema, kiel ankaŭ mi vin pardonas.

Chilo falis sur la teron kaj, apogite sur ĝi per la manoj, turnadis la kapon, kiel besto, kaptita en reton, rigardante ĉirkaŭen kaj atendante, de kie venos la morto. Li ne kredis ankoraŭ siajn okulojn kaj orelojn, kaj ne kuraĝis esperi pardonon.

Sed iom post iom li reakiris la konscion, nur liaj bluiĝintaj lipoj tremis ankoraŭ pro teruro. Dume la apostolo diris:

— Foriru en paco.

Chilo leviĝis, sed ne povis ankoraŭ ekparoli. Malgraŭvole li proksimiĝis al la lito de Vinicius, kvazaŭ ankoraŭ serĉante ĉe li helpon, ĉar ĝis nun li ne havis tempon ekpensi, ke Vinicius, kvankam li uzis liajn servojn kaj estis kvazaŭ lia kunkulpulo, kondamnis lin, dum tiuj ĝuste, kontraŭ kiuj li servis, pardonis. Tiu ĉi penso estis venonta al li pli poste. Dume en lia rigardo vidiĝis nur miro kaj nekredo. Kvankam li jam ekkonis, ke oni lin pardonis, tam en li volis plej baldaŭ foriĝi el inter tiuj nekompreneblaj homoj, kies boneco teruris