lin preskaŭ egale, kiel lin terurus krueleco. Ŝajnis al li, ke se li restus pli longe, okazus denove io neatendita do, stariĝinte apud Vinicius, li komencis paroli per interrompata voĉo:
— Donu la leteron, sinjoro! Donu la leteron!
Kaj ekkaptinte la tabuleton, kiun Vinicius al li donis, li riverencis foje al la kristanoj, duafoje al Vinicius, kaj ŝtele glitante tuj ĉe la muro, elkuris eksteren.
En la ĝardeneto, kiam ĉirkaŭigis lin mallumo, teruro denove hirtigis la harojn sur lia kapo, ĉar li estis certa, ke Ursus elkuros post li kaj mortigos lin en la ombroj de l’ nokto. Li forkurus per ĉiuj fortoj, sed la piedoj rifuzis lin obei kaj post momento iĝis tute rigidaj, ĉar Ursus efektive ekstaris apud li.
Chilo falis survizaĝen kaj komencis ĝemi:
— Urbano .... en la nomo de Kristo....
Sed Urbano diris:
— Ne timu. La apostolo ordonis al mi konduki vin ekster la pordegon, kaj se mankas al vi fortoj, mi akompanos vin hejmen.
Chilo levis la vizaĝon.
— Kion vi diras? Kion? Vi ne mortigos min?
— Ne, mi vin ne mortigos, kaj se mi kaptis vin tro forte kaj dolorigis viajn brakojn, pardonu min.
— Helpu min leviĝi — diris la greko. — Vi ne mortigos min? Vere? Elkonduku min en la straton, kaj pluen mi iros sola.
Ursus levis lin de la tero facile, kiel lanugon, kaj starigis lin sur la piedojn, poste elkondukis tra la malluma pasejo en la duan korton, el kiu oni iris en la vestiblon kaj sur la straton. En la koridoro Chilo denove ripetadis al si interne: „mi estas perdita!”, kaj nur, kiam ili troviĝis sur la strato, li iom trankviliĝis kaj diris:
— Mi iros pluen sola
— Paco estu kun vi.
— Kaj kun vi! Kaj kun vi! .... Lasu min ekspiri.
Kaj post la foriro de Ursus li ekspiris plenbruste. Per la manoj li palpis sian zonon kaj koksojn, kvazaŭ volante konvinkiĝi, ke li vivas, kaj per rapidaj paŝoj ekiris antaŭen.
Sed, farinte kelkdek paŝojn, li haltis kaj diris:
— Kial ili min tamen ne mortigis?
Kaj malgraŭ tio, ke jam kun Euricius li parolis pri la kristana instruo, malgraŭ la interparolo kun Urbano apud la rivero kaj malgraŭ ĉio, kion li aŭdis en Ostriano, li ne sciis trovi respondon al tiu ĉi demando.